La markolo de Brest estas marbrako, kiu ligas la rodon de Brest al Atlantiko.

Markolo de Brest kun la lumturo de Portzic
La pinto de Petit Minou kaj ties lumturo
La potenca trenŝipo Abelo Bourbon ĉe kajo en la haveno de Brest
Mapo de la markolo kaj de la rodo de Brest

Longa je 3 000 m kaj larĝa je nur 1 500 m, ĝi situas inter la pinto Petit Minou kaj la pinto Portzic norde, kaj insuleto Capucins kaj la pinto de la hispanoj sude.

Laŭ la tajdoŝanĝoj, la oceano plenigas kaj malplenigas la rodon de Brest per torentoj, kiuj povas rapidi je 4 ĝis 5 knotoj[1]. Tiel la natura haltejo por la velŝipoj estas la golfeto de Camaret-sur-Mer, por atendi plifavoran fluon por trapasi ĝin. Ankaŭ la trenŝipo Abelo Bourbon bazita en Brest posteniĝas en tiu golfeto de Camaret okaze de ŝtormoj por pli rapide helpi la endanĝerajn ŝipojn.

Milita situacio redakti

La markolo de Brest estas la sola mara alirvojo al la rodo de Brest, kiu proponas idealan ŝirmejon por militŝiparo (kiel tiuj de Lorient, ToulonCherbourg). Tial en tiu loko por ŝirmi la urbon Brest, ties havenon kaj ties militŝiparon, koncentriĝis multaj militaj konstruaĵoj.

Plie, ĝia natura strukturo faciligis la taskon de la defendantoj, ĉar la markolo enhavas en sia akso spinon konsistigitan per la roko de Mengant, kiu devigas la ŝipojn laŭiri la nordan bordon aŭ la sudan[1].

Tiel, de multaj jarcentoj, la markolo de Brest ĉiam estis tre gardita areo, kiel atestas la multaj furotoj kaj militaj konstruaĵoj, kiuj borderas ĝin.

Areo de Brest
Areo de la duoninsulo de Roscanvel
Areo de Camaret-sur-Mer

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Dion Michel. (1996) Baterioj, rezistejoj, turoj, fuortoj, kazematoj... de Camaret kaj Roscanvel (france). Brest: Association du Mémorial Montbarey, p. 67.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 48° 20′ 30″ N 4° 34′ 0″ U / 48.34167 °N, 4.56667 °U / 48.34167; -4.56667 (mapo)