Marksista-Leninista Partio de Nederlando

La Marxistisch-Leninistische Partij Nederland, MLPN, (esperanto: Marksista-Leninista Partio de Nederlando) estis maoisma politika partio de 1969 ĝis 1982 en Nederlando. La partio fakte havis nur 20 anojn kiuj organizis sin en ĉeloj kaj kiuj per financa apogo el Ĉinio atingis larĝan publikecon. Ties ĝenerala sekretario Pieter Bouvé estis instruisto de matematiko. Lin dungis la sekreta servo jam en 1957 kiel antaŭpreparon por la Monda Junulara Renkontiĝo en Moskvo. Post la malboniĝo de la soveta-ĉina rilato, la nederlanda sekreta servo komisiis lin fondi la maoisman partion.

La partieto havis ĝeneralan sekretarion, prezidanton, eĉ centran komisionon. Ĉiun funkcion plenumis dungitoj de la sekreta servo, kiuj eĉ verkis kaj presigis la gazeton La komunisto en la presejo de la sekreta servo.

Oni ne permesis al la eta honesta anaro - pro "konspira devo" - la partoprenon en la decidaj organoj. Oni laborigis ilin en "neleĝaj ĉeloj"; ilian energion katenigis per disdonado de flugfolioj.

La partio en Nederlando agadis por malebligi, kompromiti la maldekstrajn partiojn, ĉefe la Nederlandan Komunistan Partion. Ili sukcese skurĝis kaj vivtenis disputojn senfinajn kaj disigis la partion al frakcioj. Ĝi okupiĝis ĉefe pri Ĉinio, sed ankaŭ pri Albanio. La pseŭdogvidanto vojaĝis ĉ. 25-foje en Ĉinion, kies koston pagis la ĉinoj kaj ili pagis krom tio ĉ. unu milionon da britaj pundoj. Tiel la nederlanda sekreta servo prenis monon de la observato por observado.

Unu partiano pagis 20 % el sia salajro dum la tuta ekzisto de la partio. La nun (2005) universitata instruisto postulas la enpagojn kun rentumo de la sekreta servo. Tiun partianon nomis idioto ties iama gvidanto, eĉ amiko.

La iama gvidanto de kontraŭspiona sekcio ĉe la nederlanda sekreta servo, Frits Hoekstra, malkovras en sia libro "En servo de BVD", ke MLPN estis fondita far sekreta servo BVD (Binnenlandse Veiligheidsdienst) kun la celo, ke oni akiru resumon pri la influo de maoismo je studentoj kaj intelektuloj kaj ke ĝi ricevu ankaŭ informojn pri geopolitikaj ambicioj de Ĉinio. La tuta agado estis apogita far CIA, kiu nomis tion Operacio Ruĝa Haringo (“Operation Red Herring") kaj kiu havis enrigardon en ĉiun akton. La Nederlanda sekreta servo nun volas eki proceson kontraŭ la verkisto por timigi eĉ aliajn pli fruajn dungitojn pri publikigo de la informoj.

Eksteraj ligiloj redakti