Maroka kuirarto

La maroka kuirarto estas la pladoj kaj ingrediencoj kiuj estas preparataj kaj manĝataj en la lando Maroko. Maroka kuirarto povas esti konsiderata kiel riĉa kaj diversa, tio eble estas pro la interagado de la marokanoj kun aliaj eksteraj kulturoj. Maroka kuirarto, escepte de la unikaj pladoj, nuntempe estas konsiderita kiel miksaĵo de kuirartoj de berberoj, moriskoj, Mezoriento, Mediteraneo kaj afrika Oriento. La kuirarto de de Maroko kovras ne nur nutraĵojn sed ankaŭ la la bankedojn kun tipaj marokaj manĝaĵoj.

Salato maroka.

Maroka kuirarto estas tre simpla kaj similas al la aliaj kuirartoi apartenantaj al la magreba kuirarto sed havas propran karakteron ĉar ili tiuj lokaj kuirartoj, estas la ununura kiu ne estis influita de la otomana kuirarto (ĉar Otomana Imperio ne regis ĝin). Maroko produktas grandan gamon de mediteraneaj fruktoj, legomoj kaj eĉ kelkaj tropikaj. Oftaj viandoj inkludas bovaĵon, kapron, ŝafidaĵon kaj kokidaĵon kaj marfruktojn, kiuj servas kiel bazo por la kuirarto. Karakterizaj aromoj inkluzivas konservitan citronaĵon, argan-oleon kaj sekigitajn fruktojn. Kiel en mediteranea kuirarto ĝenerale, la bazaj ingrediencoj inkluzivas tritikon, uzita por pano kaj kuskuso kaj olivoleo; la tria mediteranea bazo, la vinberoj, estas manĝitaj kiel deserto, kvankam certa kvanto da vino estas farita en la lando.

Vidu ankaŭ redakti