Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

La Maroka muro estas 2.720 kilometrojn longa sistemo de defendaj muroj/remparoj, iranta plejparte tra la Okcidenta Saharo regata per Maroko. Nerimarkinda sekcio troviĝas en la sudorienta parto de Maroko. Ĝi estas kromnomata La Muro de honto de la Fronto Polisario kaj la saharanaj sendependemuloj.

Maroka muro
limomuro
Estiĝo 1980-aj jaroj
Lando Araba Demokratia Sahara RespublikoMarokoMaŭritanio vd
Situo Okcidenta Saharo
Situo
vdr

Fizika strukturo redakti

La baro estas pli longa ol la israela baro en Cisjordanio kaj la Berlina muro. Ĝi konsistas el sablaj kaj ŝtonaj muroj ĉirkaŭ tri metrojn altaj, kun bunkroj, bariloj kaj kontraŭpersonaj minoj disigitaj laŭ la tuta longeco. Militistaj bazoj, artileriaj poŝtoj kaj flugokampoj limas la internon de la muro en regulaj intervaloj, kaj radaroj kaj alia elektronika gvatekipaĵo skanas la lokojn antaŭ ĝi.

Ĝi estis laŭpaŝe konstruata ekde 1983, kun la ĉefa planata funkcio estanta protekti la partojn de Okcidenta Saharo regataj de Maroko kontraŭ la gerilaj batalantoj de la Fronto Polisario, kiu strebis pri Okcident-Sahara sendependeco ekde antaŭ Hispanio finis sian kolonia okupadon tie en 1975. Fakte, la Polisario regas ĉiujn lokojn oriente de la baro, sed ĉi tiuj lokoj estas plejparte neloĝataj. Unuoj de la misio MINURSO de la Unuiĝintaj Nacioj tenas la du flankojn aparte.

Multaj de la Okcident-Saharaj indiĝenoj - la Saharanoj - vivas kiel rifuĝintoj en tendaroj en la provinco Tindouf de Alĝerio, kie la Polisario estas bazita. Ĉar la baro estas duobligita en multaj lokoj, kun signifa interspaco inter la du duonoj, multaj Saharanoj loĝas en ĉi tiu nenieslando, profunde limigitaj je movebleco kaj alirebleco.

Internacia reago redakti

Okcidenta atento al la Maroka muro, kaj al la Maroka aneksado de la Okcidenta Saharo ĝenerale, estas minimuma, krom en Hispanio. Unu fojon ĉiujare, malgranda manifestacio estas organizata kontraŭ la baro fare de kelkaj homrajtaj aktivuloj, de kiuj multe estas Italoj.

En Afriko, la aneksado de Okcidenta Saharo de Maroko allogis iom pli atento: Alĝerio, kiu subtenas la Polisarion, kaj la Organizaĵo por Afrika Unueco/Afrika Unio kaj la Unuiĝintaj Nacioj proponis diversajn solvojn.

Konstruo de la muro redakti

La muro estis konstruita en ses etapoj, kaj la loko malantaŭ la muro estis vastigita ekde malgranda loko apud Maroko en la nordo, ĝis la plejmulto de la okcidenta kaj centra partoj de la lando laŭpaŝe. La konstruitaj muroj estis:

  • 1-a muro (Aŭg 1980-Jun 1982) ĉirkaŭanta la "utilan triangulon" de El Aaiún, Smara kaj la fosfataj minejoj ĉe Bu Craa.
  • 2-a muro (Dec 1983-Jan 1984)
  • 3-a muro (Apr 1984-Maj 1984)
  • 4-a muro (Dec 1984-Jan 1985)
  • 5-a muro (Maj-Sep 1985)
  • 6-a muro (Feb-Apr 1987)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti