Marsha M. Linehan

usona psikologo

Marsha M. Linehan (naskiĝis la 5-an de majo 1943 en Tulsa, Oklahomo, Usono) estas profesorino pri psikologio en la universitato de Seatlo en la usona ŝtato Vaŝingtonio. Interalie ŝi gvidas klinikan terapian centron por patientoj suferantaj je emocie malstabila personeca perturbo.

Marsha M. Linehan
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1943 (1943-05-05) (80-jaraĝa)
en Tulsa
Lingvoj angla
Loĝloko University District
Ŝtataneco Usono
Alma mater Loyola-Universitato Ĉikago
Okupo
Okupo psikologo • universitata instruisto • verkisto
TTT
Retejo http://blogs.uw.edu/linehan/
vdr

En siaj kondutisme bazitaj esploroj ŝi koncentriĝas pri la temo de "psikoterapio de suicidemaj emocie malstabilaj pacientinoj, kaj evoluigis la Dialektike behaviorisman terapion - stude kontrolitan terapian koncepton, en kiu aparte gravas la emocia rilato inter terapiisto kaj terapiato en individuaj kunsidoj kaj la grupa trejnado de psikosociaj kapabloj de la terapiatoj. Specifa adapto por junuloj nomatas "dialektike behaviorisma terapio por adoleskuloj" (DBT-A).

"Malvalidigo" redakti

"Malvalidigo" estas termino, kiun Marsha Linehan ekuzis en psikosocia senco kaj enkondukis en la psikologian lingvaĵon: Laŭ ŝia vortuzo la termino priskribas procedojn kaj situaciojn, en kiuj homoj devas vivi en psike malfavora etoso de manka empatio ĝis la travivo de psika misuzo kaj psikaj traŭmatoj. Tiel la koncernatoj povas evoluigi misfunkciajn psikajn strategiojn kaj sekve havi signifajn problemojn trakti siajn proprajn emociojn kaj kontroli la interpersonajn rilatojn. Se tiu malfavora etoso jam regas en infana kaj adoleska aĝo, la koncernatoj eĉ eble neniam lernis taŭgan trakton de siaj emocioj, kaj tiukaze estas aparte malavanĝigitaj.

Retej ligiloj redakti

Informoj pri Marsha M. Linehan en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)