Marta Eggerth, ankaŭ Martha Eggerth, vere Márta Eggert (naskiĝinta la 17-an de aprilo 1912 en Budapeŝto, mortis la 26-an de decembro 2013 en Rye, Nov-Jorkio) estas hungara operetkantistino kaj filma aktorino elmigrinta en 1938 en Usonon.

Martha Eggerth
Persona informo
Eggerth Márta
Naskonomo Eggert Márta Rózsa Matild
Naskiĝo 17-an de aprilo 1912 (1912-04-17)
en Budapeŝto
Morto 26-an de decembro 2013 (2013-12-26) (101-jaraĝa)
en Rye
Tombo Greenwood Union Cemetery vd
Etno judoj vd
Ŝtataneco UsonoHungario vd
Familio
Edz(in)o Jan Kiepura vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • operkantisto vd
Aktiva dum 1930– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Eggerth estis la filino de bankestro Paul Eggerth kaj kantistino Tilly Herzog (ambaŭ judoj). Post frua kantedukado, kariero kiel mirinfano kaj dungitecoj en Vieno kaj Hamburgo ŝi iris en 1930 al Berlino, kie ŝi prezentis en multaj operetaj kaj kantaj filmoj, fariĝante glorata stelulo.

Dum la laboroj por la filmo Mein Herz ruft nach Dir ŝi konatiĝis kun la pola tenoro Jan Kiepura. La du validis kiel „mirakloparo“ de la germana-aŭstra muzikfilmo en la 1930-aj jaroj[1] kaj geedziĝis en 1936. Tiam la paro vivis en Vieno, ĉar Eggerth ekde 1935 ne rajtis prezenti en Germanujo, ĉar unu gepatrero estis juda.

En 1938 ŝi fuĝis post la anekso de Aŭstrujo kun sia edzo, kiu tenis dungitecon ĉe la Metropola Operejo, ekde Vieno trans Francujo al Novjorko. („La foriro de Vieno terure dolorigis“, Marta Eggerth diris kvindek jarojn pli malfrue[2].) Sekretario de Kiepura tiam estis Marcel Prawy, kiu tiam iris kun la paro en Usonon. En 1939 ŝi akompanis Kiepuran al Parizo, kie li ekde la 1-a de septembro devis stari antaŭ la kamero[3]; tiun tagon Germanujo surprizatakis lian hejmlandon.

En Novjorko ŝi prezentis inter 1944 kaj1946 okfojojn en la semajno per la opereto Die lustige Witwe de Franz Lehár, kiun Robert Stolz estis adaptintaj por Brovejo. Ŝia filma kaj sceneja kariero pludaŭris.

En 1952 Eggerth vizitis unuafoje post la milito Vienon, kie ŝi ege sukcesis per la opereto „Zarewitsch“ ĉe Rajmundo-Teatro.

En 1979 ŝi ricevis la Oran Filmbendon por multjara kaj elstara verkado en la germana filmo. En 1988 eldiris intervjue, ke ŝi proponas majstrokursojn por junaj operkantistoj. Ŝi bedaŭras, ke operkantistoj en Eŭropo ne plu volas kanti operetojn[4]. En 1999 ŝi aktoris kaj kantis en televidserio Tatort de la aŭstra radio- kaj televido-instituto ORF apud Marcel Prawy, Erni Mangold kaj Harald Krassnitzer iaman operstelulinon nome Babette Schöne. En 2001 la urbo Vieno distingis ŝin per la Ora Urbodoma Viro.

Marta Eggerth vivas je Rye en Novjorkio. Ŝia pli aĝa filo Jan Kiepura fariĝis kantisto, ŝia pli juna filo Marjan estas pianisto kaj negocisto en la muzikfako.

Filmaro redakti

  • 1931: Trara um Liebe – Reĝio: Richard Eichberg
  • 1931: Eine Nacht im Grandhotel – Reĝio: Max Neufeld
  • 1931: Die Bräutigamswitwe – Reĝio: Richard Eichberg
  • 1931: Der Frauendiplomat – Reĝio: E. W. Emo
  • 1931: Der Draufgänger – Reĝio: Richard Eichberg
  • 1932: Moderne Mitgift – Reĝio: E. W. Emo
  • 1932: Kaiserwalzer – Reĝio: Friedrich Zelnik
  • 1932: Es war einmal ein Walzer – Reĝio: Victor Janson
  • 1932: Ein Lied, ein Kuß, ein Mädel – Reĝio: Geza von Bolvary
  • 1932: Die Blume von Hawaii – Reĝio: Richard Oswald
  • 1932: Das Blaue vom Himmel – Reĝio: Victor Janson
  • 1933: Leise flehen meine Lieder – Reĝio: Willi Forst
  • 1933: Der Zarewitsch – Reĝio: Victor Janson
  • 1934: The Unfinished Symphony – Reĝio: Anthony Asquith, Willi Forst
  • 1934: My Heart Is Calling – Reĝio: Carmine Gallone
  • 1934: Mein Herz ruft nach Dir – Reĝio: Carmine Gallone
  • 1934: Ihr größter Erfolg – Reĝio: Johannes Meyer
  • 1934: Die Czardasfürstin – Reĝio: Georg Jacoby
  • 1935: Die ganze Welt dreht sich um Liebe – Reĝio: Viktor Tourjansky
  • 1935: Die blonde Carmen – Reĝio: Victor Janson
  • 1936: Wo die Lerche singt. Pacsirta – Reĝio: Carl Lamač
  • 1936: La chanson du souvenir. Concert à la cour – Reĝio: Detlef Sierck, Serge de Poligny
  • 1936: Das Schloß in Flandern – Reĝio: Geza von Bolvary
  • 1936: Das Hofkonzert – Reĝio: Detlef Sierck
  • 1937: Zauber der Bohème – Reĝio: Geza von Bolvary
  • 1938: Immer, wenn ich glücklich bin – Reĝio: Carl Lamač
  • 1942: For Me and My Gal – Reĝio: Busby Berkeley
  • 1943: Presenting Lily Mars – Reĝio: Norman Taurog
  • 1947: Addio Mimí! – Regie: Carmine Gallone
  • 1948: Valse brillante – Reĝio: Jean Boyer
  • 1952: Das Land des Lächelns – Reĝio: Hans Deppe
  • 1957: Frühling in Berlin – Reĝio: Arthur Maria Rabenalt
  • 1999: Tatort, seriero: Nie wieder Oper (televidserio)

Referencoj redakti

  1. Gerhard Jelinek: Nachrichten aus dem 4. Reich, Ecowin Verlag, Salcburgo 2008, ISBN 978-3-902404-64-0, p. 75
  2. En: Jelinek, p. 76
  3. Marta Eggerth, citita en: Jelinek, p. 76
  4. Jelinek, p. 77

Eksteraj ligiloj redakti