Martin Eden estas romano skribita fare de Jack London kaj publikigita laŭ partoj inter septembro 1908 kaj septembro 1909 kaj unue estis publikigita en libroformo en 1909, en Usono, en la angla. La romano estas inkludita en la listo de Le Monde de la 100 libroj de la jarcento.

Martin Eden
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jack London
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato septembro 1909
Eldonejo Macmillan Inc.
Ĝenro artistoromano
Loko de rakonto Oakland
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr

En 1914 la romano estis farita por la produktado de plenlonga filmo ĉefrolata de Lawrence Peyton, sed la filmo ne estis kompletigita kaj la stelulo estis mortigita en la Unua Mondmilito.

"Martin Eden" estas romano, kiu priskribas la vojon de junulo, de simila karaktero kiel la verkisto, maledukita kaj neklera, kiu renkontas riĉan junulinon, kiu studas en universitato kaj enamiĝas al ŝi kaj al la librokulturo ĉirkaŭ ŝi. La romano inkludas ĉeftemojn kaj detalojn de la vivo de la verkinto, sed ne estas membiografia, kiel ĝia fino indikas.

Intrigoresumo redakti

Martin Eden, juna kaj forta maristo, intervenas en interbatigo kaj savas bonan junan fremdulon. La bona filo invitas Edenon al manĝo ĉe sia familio kaj tiel Eden konas burĝan familion kaj edukitajn homojn. Edeno enamiĝas al la plej juna fratino, kiu estas kelkajn jarojn pli aĝa ol li kaj multe pli klera ol li. Edeno decidas plibonigi sian edukadon kaj en relative mallonga tempo legas multajn librojn, studas kaj digestas ilian enhavon, estas altirita al filozofio kaj prenas politik-ekonomiajn poziciojn. Li provas trovi manieron kiu igos lin inda svatanto en la okuloj de la juna virino kaj tiucele decidas iĝi verkisto kaj vivteni de kreiva skribo. Malgraŭ sia juna aĝo li multe eksperimentis kaj konis ekzotajn lokojn, pri kiuj li verkis rakontojn kaj provis vendi ilin al eldonejoj kaj revuoj, sed sen sukceso.

La romano samtempe sekvas la evoluan rilaton inter Martin Eden kaj lia amatino, lian intelektan evoluon kaj lian ekonomian lukton kaj lian literaturan karieron, kun ĉiu el la padoj influantaj kaj influataj per la cetero de la kanaloj. London utiligas la intrigon kaj la rolulon por prelegi pri filozofiaj kaj sociekonomiaj temoj.

Adaptoj redakti

Estas du samnomaj adaptoj al kinarto, nome unu en silenta filmo de 1914, nur kvin jarojn post la romanpublikigo, reĝisorita de Hobart Bosworth kun stelulo Lawrence Peyton, kaj alia de 2019, reĝisorita de Pietro Marcello, kiu estis elektita por konkurenco al la Ora Leono en la 76a Internacia Kina Festivalo de Venecio, kie Luca Marinelli ricevis la Pokalo Volpi por Plej Bonkvalita Aktoro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti