Martin Geck

germana muziksciencisto

Martin Geck (naskiĝis la 19-an de marto 1936 en Witten, mortis la 22-an de novembro 2019 en Bochum[1]) estis germana muziksciencisto.

Martin Geck
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1936 (1936-03-19)
en Witten
Morto 22-an de novembro 2019 (2019-11-22) (83-jaraĝa)
en Bochum
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto • verkistokomponisto
vdr

Geck studis muziksciencon, teologion kaj filozofion en Monastero, Berlino kaj Kiel. En 1962 li doktoriĝis. En 1966 li fariĝis fondoredaktisto de la eldono de la kompleta verkaro de Richard Wagner. En 1970 li laboris kiel redaktisto en lernolibra eldonejo, poste kiel aŭtoro de multaj verkoj pri muziko. En 1974 li fariĝis privata docento, en 1976 finfine ordinara profesoro pri muzikscienco ĉe la Teknika Universitato je Dortmund, kie li en 2001 pensiiĝis.

Geck verkis multajn traktaĵojn pri la historio de la germana muziko en la 17-a, 18-a kaj 19-a jarcentoj, sed ankaŭ interesiĝis pri pedagogiko. Geck laboris ĉefe en la esplorado pri Johann Sebastian Bach kaj estis iniciinto de la Bach-Simpozioj en Dortmund.

Verkoj redakti

  • Ludwig van Beethoven. Rowohlt, Reinbek 1996, ISBN 3-499-50570-3
  • ABC-Tierlieder zum Mitmachen. (kun Gabriele Kulick kaj Irmgard Merkt), lumdisko kaj sonbendo, Cornelsen, Berlino 1997, ISBN 3-464-67708-7
  • "Denn alles findet bei Bach statt". Erforschtes und Erfahrenes. Metzler, Stutgarto k Vajmaro 2000, ISBN 3-476-01740-0
  • Von Beethoven bis Mahler. Leben und Werk der großen Komponisten des 19. Jahrhunderts. Rowohlt, Reinbek 2000, ISBN 3-499-60891-X
  • Johann Sebastian Bach. Rowohlt, Reinbek 2002, ISBN 3-499-50637-8
  • Richard Wagner. Rowohlt, Reinbek 2004, ISBN 3-499-50661-0
  • Mozart. Eine Biographie. Rowohlt, Reinbek 2005, ISBN 3-498-02492-2

Referencoj redakti

  1. Recklinghäuser Zeitung, 25-a de Novembro 2019, p. 10.

Eksteraj ligiloj redakti