Martin Hochmeister

Martin Hochmeister (hohmajster) estis saksa presisto, libroeldonisto, urbestro en Transilvanio naskita en Sibio la 19-an de aprilo 1767 kaj mortinta en Sibio la 9-an de januaro 1837.

Martin Hochmeister
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1767 (1767-04-19)
en Sibiu
Morto 9-an de januaro 1837 (1837-01-09) (69-jaraĝa)
en Sibiu
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Patro Martin Hochmeister
Okupo
Okupo presisto
vdr

Biografio redakti

Martin Hochmeister studis en Vaco, Koloĵvaro. En 1789 li transprenis la vendejon de sia patro en Sibio. En 1790 li estigis presejon kaj librovendejon ankaŭ en Koloĵvaro, kiun li donacis en 1809 al katolika liceo. Li eldonis multe da libroj en hungara lingvo. Li fondis la unuan hungaran gazeton de Transilvanio titolita Erdélyi Magyar Hírvivő, kiu en 1790 aperis dufoje monate en Sibio. De 1818 ĝis 1829 li estis urbestro de sia naskiĝurbo. Li eldonis kalendarojn kun ŝanĝantaj titoloj (1790, 1791. 1793, 1796; 1798–1800, 1803, 1804 ktp.). Krome li estis patro de la unua teatrejo en Sibiu en la Dika turo.

Verkoj redakti

  • Versuch eines allgemeinen Handlungs-, Gewerbs- und Reisekalenders von Hermannstadt auf das Jahr 1790… (Hermannstadt, 1790);
  • Az olvasó közönség kedvéért készített lajstroma Kolozsvárott a… typographus és könyv áruló… boltjába található magyar, deák és frantzia könyveknek… (Kolozsvár? , 1792).

Fonto redakti