Martin OPITZ [martin opic] (n. la 23-an de decembro 1597 en Bunzlau, m. la 20-an de aŭgusto 1639 en Dancigo) estis germana baroka poeto. Ekde 1627 li portis nobeltitolon: Martin Opitz von Boberfeld.

Martin Opitz
Persona informo
Martin Opitz
Naskonomo Martin Opitz
Naskiĝo 23-an de decembro 1597 (1597-12-23)
en Bolesławiec / Bunzlau
Morto 20-an de aŭgusto 1639 (1639-08-20) (41-jaraĝa)
en Gdańsk
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Tombo Mariapreĝejo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo • Alma Mater Viadrina • Maria-Magdalenen-Gymnasium vd
Subskribo Martin Opitz
Profesio
Okupo poeto • tradukisto • poeto-juristo • literaturteoriisto • verkisto • in-home tutor vd
Aktiva en Frankfurto ĉe Odro vd
Verkado
Verkoj Von der Deutschen Poeterey vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Opitz estis de 1617-18 ĉe la Akademia Gimnazio en Beuthen an der Oder kaj iris poste al la universitato de Frankfurto ĉe Odro. En 1622 li iĝis profesoro pri literaturo ĉe la gimnazio den Alba Iulia invitite de Gábor Bethlen. En 1626 li ekdeĵoris por la burggrafo Karlo Hanibalo la 1-a de Dohna kiu garantiis al la protestanto Opitz plenan liberecon de kredo.

En 1627 Opitz nobeliĝis fare de imperiestro Ferdinando la 2-a kaj ricevis la titolon de Boberfeld. Jam en 1625 li iĝis "laŭrekronita poeto". En 1629 li estis akceptita membriĝi en la Fruktodona Societo. En 1630 li renkontis dum unu el siaj multaj vojaĝoj Hugo Grotius. En 1633 li iĝis senlaborulo pro la morto de la grafo de Dohna. Pro tio Opitz eklaboris por la protestantaj dukoj de Liegnitz kaj Brieg. En 1636 li ricevis la oferton de la pola reĝo Ladislao la 4-a akompani lin kiel kortega sekretario. Opitz akceptis. La 20-an de aŭgusto 1639 li mortis post infektiĝo per pesto doninte monon al almozpetulo.

Graveco redakti

Opitz verkis en la germana kaj la latina lingvo kaj estis elstara tradukisto. Li luktis por la pureco de la germana lingvo kaj havis grandan influon al la baroka literaturo. En la jaro 1627 li verkis la unuan operlibreton ("Daphne") en la germana lingvo (la muzikon komponis Heinrich Schütz). Li ankaŭ tre famiĝis kiel poetikisto.

Same kiel la plej multaj samtempuloj Opitz estis skribinta nur en la latina lingvo (Strenarum libellus, 1616, Aristarchus, 1617) unue, poste dulingve, poste nur germane. En sia ĉefverko Buch von der deutschen Poeterey (1624) li volis novorganizi la germanlingvan literaturon en historia kunteksto. Baldaŭ sekvis Teutsche Poemata (1624), per kio prezentitis germanlingva poetologitradicio helpate de modeloj italaj, francaj, antikvaj. La brutaleco de la Tridekjara milito senteblas en la poemaro Trostgedichte in Widerwärtigkeit des Krieges (1633). Klarege senteblas tie ĉi ankaŭ la kristana fido de la poeto kiu konsideras la morton elaĉeto el malbona mondo ("Ein Thor durch das der Geist kömpt aus des Leibes Bande / Pordo per kiu la spirito forlasas la kaĝon de la korpo".). Gravas ankaŭ la tradukoj de klasikaj dramoj kiel - de Seneko - Trojanerinnen (1625) aŭ - de Sofoklo - Antigone (1636). Li skribis ankaŭ multajn idiliecajn paŝtistajn skribaĵojn. Liaj lirikaĵoj reformis ankaŭ la germanan metrikon.

Listo de verkoj redakti

 
Weltliche und geistliche Dichtung (1888)
  • Aristarchus (1617)
  • Buch von der Deutschen Poeterey (1624)
  • Teutsche Poemata (1624)
  • Dafne (1627)
  • Schäfferey von der Nimfen Hercinie (1630)
  • Vesuvius (1633)

En Esperanto aperis redakti

El la Libro pri la germana poezio ; Epigramo ; Carpe diem ; Al la amatino.
En: Germana antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 267 – 271.

Eksteraj ligiloj redakti