Martin Pollich

Martin POLLICH el Mellerstadt (1455-1513) estis germana filozofo, kuracisto, teologo kaj fondinto-rektoro de la Universitato de Wittenberg. Li estis privata kuracisto de Frederiko la 3-a (1463-1525), Duko de Saksio, kaj de Marteno Lutero[1], profesoro pri teologio, organizanto kaj unua rektoro de la Universitato de Wittenberg.

Martin Pollich
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1455 (1455-01-01)
en Mellrichstadt
Morto 27-an de decembro 1513 (1513-12-27) (58-jaraĝa)
en Wittenberg
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo kuracisto • universitata instruisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1470 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lepsiko, kie, post du jaroj, li diplomiĝis kiel Bakalaŭro kaj en 1475, li ricevis siajn diplomojn pri Majstreco kaj doktoreco pri filozofio, krom studi astrologion kaj medicinon. En 1480, li diplomiĝis pri Medicino, probable en Majenco. En 1490, li fariĝis membro de la beletra societo kreita de Conrad Celtis (1459-1508), kie li faris kontaktojn kun pluraj tiamaj personoj, same kiel Lobkowicz von Hassenstein (1461-1510), kiu kromnomis lin "Lux mundi"[2]. Inter la 19-a de marto 1493 kaj la 30-a de oktobro, li akompanis Frederikon la 3-an (1463-1525) en pilgrimado al Jerusalemo, la sankta tero. En 1494, li vojaĝis al Nederlando, kie li vizitis la tieajn duagradajn lernejojn.

En la fino de la 15-a jarcento, la sifiliso estis ordinara malsano en Eŭropo. La tiamaj kuracistoj ne havis la konojn por traktado de la franca pesto aŭ la hispana influenco. En 1497, iu venecia kuracisto, Nikolao Leoniĉeno (1428-1524), publikigis verkon, kie li rompis kun la tradicia koncepto ke la planedaroj influis sur la homan sanon. Kiel solvo, li indikis plurajn raciajn manierojn pri atako al la malsanaro, kiujn Pollich ekuzis en siaj lecionoj. Simon Pistoris la maljuna (1453-1523), kiu estis lia kolego en sia epoko pri Medicino, reciprokis menciante kontraŭajn tezojn al tiuj de Leoniĉeno kaj Pollich. La debato longatempe etendiĝis. En 1500, Pollich diskutis kun sia eksa lernanto kaj profesoro pri Teologio, Konrad Wimpina (1465-1531), rilate al la graveco de la poezio sur la teologio. Tiuepoke, la teologio estis konsiderata la plej alta rango de la spirita vivo. La debato fariĝis pli akra kaj Wimpina denuncis Pollich-on kiel blasfemanton, kaj ĉi tiu rediris ke Wimpina estis "azeno kun du kruroj", malnobla, malŝatinda kaj mensoganto.

En 1502, Frederiko la 3-a fondis la Universitaton de Wittenberg, kaj Pollich estas invitita por fariĝi ties unua rektoro. Pollich zorge sin dediĉis por la organizado de la nova fakultato. Al la Fakultato pri Medicino li venigis Hermann von dem Busche (1468-1534) kaj Johannes Stüler (1460-1521), kaj al la Fakultato pri Teologio li venigis Hermann Kaiser[3]. Tiamaniere ke, Pollich estis kunfondinto kaj unua apoganto de la nova universitato. La alia apoganto estis Johann von Staupitz (1465-1524), rektoro de la Fakultato pri Teologio. Ankaŭ partoprenis en la fondo de la nova universitato Siegmund Epp[4], fondinto de la Fakultato pri Artoj kaj Wolfgang Strählin, rektoro kaj fondinto de la Fakultato pri Juro.

Pollich mortis en la 27-a de decembro 1513 kaj estis sepultita en la urba preĝejo de Wittenberg, kie Georgo Spalatino (1484-1545) dediĉis al li epitafon.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti