Martin Ruland la Maljuna

Marteno Rulando la Maljuna, (germane: Martin Ruland der Ältere), (naskiĝis 1532 en Freising, mortis 1602 en Prago)[1] estis germana apotekisto, kuracisto, filozofo, alkemiisto, helenisto kaj privata kuracisto de Filipo Ludoviko, Duko de Palatinato-Neŭburgo (1547-1614). Li estis filo de la apotekisto Balthasar Ruland (1489-1534). Post sia diplomiĝo li komencis labori kiel kuracisto en turisma banstacio ĉe urbo Giengen an der Brenz.

Martin Ruland la Maljuna
medicus Germanicus
medicus Germanicus
Persona informo
Naskiĝo 1532
en Freising, Princepiskopujo Freising,  Sankta Romia Imperio
Morto 3-a de februaro 1602
en Prago, Bohemio,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1565, li instruis en la "Gymnasium illustre" en Lauingen, nuna Albertus-Gymnasium Lauingen, kiel publika profesoro pri apoteko, fiziko kaj la greka. Li ankaŭ aktivis kiel privata kuracisto de la palatina grafo Filipo Ludoviko (1547-1614).

Pli malfrue li fariĝis persona kuracisto de la imperiestro Rudolfo la 2-a, en Prago. Kvar el liaj filoj estis kuracistoj. Lia filo Martin Ruland la 2-a pli malfrue fariĝis konata kiel kuracisto kaj alkemiisto.

Laŭ la nuntempa vidpunkto, la sennombra medicina verkaro de Marteno Rulando havas nur historian signifon ĉar li restas ligita al la alkemiaj perceptoj de sia epoko. Li ofte interesiĝis pri herbaĵoj ĉefe iu antimona vomigaĵo. Li famiĝis pro alia tinkturo surbaze de kalia antimona tartrato kiun li preparis kune kun dispremitaj vinberoj kaj estis konata kiel "aqua benedicta rulandi"[2] aŭ "sankta akvo de Rulando". Tiu preparaĵo estis listigita en medikamentlibroj eĉ ĝis la 19-a jarcento.

Rulando estas konsiderata unu el la unuaj kiuj priskribis la klinikajn simptomojn de la epilepsio de Rolando, kiu, malgraŭ la simileco de la nomo, ne estas nomata laŭ li, sed pli malfrue laŭ la itala fiziologo Luigi Rolando (1773-1831).

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti