Martina Navrátilová

Martina Navrátilová estas legenda usona tenisistino de ĉeĥa deveno. Ŝi naskiĝis je la nomo Martina Šubertová la  18-an de oktobro 1956(nun 1956-10-18) en Řevnice ĉe Prago, do nun estas 67-jara. Inter la jaroj 1973 kaj 2006 ŝi estis tenisa profesiulo. Ŝi konsideriĝas inter la plej bonaj tenisistinoj de ĉiuj epokoj.

Martina Navrátilová
Persona informo
Naskonomo Martina Šubertová
Naskiĝo 18-an de oktobro 1956 (1956-10-18) (67-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥaangla
Loĝloko SarasotaŘevnice • Nokomis
Ŝtataneco UsonoĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Yulia Lemigova
Amkunulo Rita Mae Brown • Judy Nelson
Okupo
Okupo tenisisto • aŭtobiografo • romanisto • verkisto
TTT
Retejo http://www.martinanavratilova.com/
vdr

Sukcesoj redakti

Martina Navrátilová en sia impresa kariero unuope gajnis la rekordan nombron de 167 internaciaj turniroj listigitaj de la Virina Tenisa Asocio, kaj pliajn 177 internaciajn turnirojn en duoblaj matĉoj. Ŝi 18-foje gajnis turniron de la serio Granda Ŝlemo, kaj nur Margaret Smith Court (24), Steffi Graf (22) kaj Helen Wills Moody (19) superas ŝin en tio. Naŭ fojojn ŝi ekzemple gajnis la britan tenisan turniron en Wimbledon, inter tio ses fojojn unu post la alia de la jaro 1982 ĝis 1987. Krome ekzemple ŝi kvarfoje venkis en la Usona Malferma Turniro pri teniso (1983, 1984, 1986 kaj 1987), dufoje en la Francia Malferma Turniro (1982 kaj 1984) kaj kvarfoje en la Aŭstralia Malferma Turniro (1981, 1983 kaj 1985). Preskaŭ 20 jarojn ŝi listiĝis inter la kvin plej bonaj tenisistinoj de la mondo.