Martirlibro

listo aŭ biografiaro pri kristanaj martiroj
Por la oficiala romkatolika martirlibro vidu la artikolon Roman Martirologion.

Martirlibro estas listo aŭ biografiaro pri martiroj. Martirlibroj dekomence celis konservi rakontojn rilatajn al kristanaj martiroj de la unuaj jarcentoj de la nuna epoko. Plimalfrue la lokaj eklezioj konsciiĝis pri la neceso registri, sinteze, datojn kaj signifajn eventojn rilate siajn martirojn en specifa kalendaro, kiu iom post iom alrangiĝis al la funkcio de preskaŭ liturgia teksto.

En la okcidenta Eklezio redakti

La plej antikvaj ekzemploj de kalendaro reiras al 354, kiam estis fiksita kaj oficaligita la Roma Martirologio, kaj al 505 ĉirkaŭ, kiam la samon faris la vastega diocezo de Kartago en prokonsula Afriko.

La kresko de la kontaktoj inter la kristanaj komunumoj favoris la redakton de kolektoj ĉiam pli riĉaj, spite de konstanta skiza strukturo, kiu antaŭvidis kronologian liston de la Sanktuloj, provizitan per informoj pri la lokoj en kiuj okazis la martiriĝo; en iuj kazoj estis enŝovitaj ankaŭ referencoj koncernantaj la transporton de la relikvoj kaj/aŭ la konsekron de la preĝejo al ili dediĉitaj.
La ekzemplo plej signifa de tiu ekkutimo estas reprezentata de la “Martirlibro hieronima”[1] redaktita eble en Nikomedio en la 4-a jarcento. Sekve de traduko al la latina lingvo (eble en Milano aŭ en Aquileia), ĝi estis integrigita per aldono de informoj pri similaj eventoj de okcidentaj eklezioj. Hieronimo iomete helpis pri plibona adaptiĝo al la okcidentaj kutimoj.

Laŭlonge de la sinsekvo de la jarcentoj al tiu kalendaro estis aldonitaj la martiroj de Francio ĝis kiam, ĉirkaŭ la 600, oni alvenis al relative definitiva redakto. Ĝi konstituas fundamentan dokumenton por la hagiografio, kaj plue la bazo por la sekvanta “martirlibro de Bede de 730 ĉirkaŭ, kiu estas konsiderita la unua el la “martirlibroj historiaj”. Aparteco de tiuj lastaj estis la malpliiĝo de la nombro de la nomoj cititaj kaj la kreskigo de la informoj pri la nomoj cititaj.

La periodo de la pli intensa redaktado de martirlibroj okazis en la 9-a jarcento inter kiu elstaras la verkoj de Floro el Liono, Adono el Vienne, Hrabano Maŭro kaj Usuardo, ĉiuj ŝuldantaj al la verko de la venerinda Bede.

La evoluo de la ĝenro kristaliĝis kiam en 1574 papo, reformisto de la kalendaro, Gregorio la 13-a, publikigis la “Roman Martirologion” kiel universalan kalendaron validan por la tuta latina eklezio, kiu konfiguriĝis kiel vera liturgia libro; sed ankaŭ tiu laŭlonge de la tempofluo bezonis reviziojn.

En la Orienta Eklezio redakti

En la Orienta Kristanismo okazis simila evoluo rilate formiĝon de martirlibroj sed en malsamaj formoj kiel videblas en la “sinaksarioj” kaj “menologoj” kiuj entenas ankaŭ la specifajn liturgiajn preĝojn por apartaj martiroj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti