Martiroj de Tolpuddle

La Martiroj de Tolpuddle (angle Tolpuddle Martyrs) – grupo da laboristoj el la provinco Dorset, Anglio, kiuj antaŭenigis la kreadon de la sindikata movado en Britio.

En 1834 grupo de farmlaboristoj el la vilaĝo Tolpuddle penis starigi sindikaton. Tia agado ne estis kontraŭleĝa sed la registaro kaj la terposedantoj timis la laboristojn. Do ili arestis 6 laboristojn kaj juĝis ilin ĉe Dorchester, ĉefurbo de la provinco.

La puno estis tre severa – ekzilado al Aŭstralio por 7 jaroj.

Post diversaj protestoj finfine la registaro pardonis ilin en 1836.

En la vilaĝo Tolpuddle troviĝas muzeo kaj monumento.

Ĉiujare sindikatanoj kunvenas kaj marŝas tra la vilaĝo (en la jaro 2002 – ĉirkaŭ 7000 partoprenantoj).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.