Martjano (ruse Мартьян, ukraine Мартьян, krime-tatare Martyan, Мартьян) estas kabo, tiu troviĝas sur la suda bordo de Krimeo kelkajn kilometrojn nordoriente de Jalto (inter la loĝlokoj Nikito kaj Gurzufo). Ĝi limas la Jaltan krekon de orienta flanko kaj estas fama pro tio, ke ĝia teritorio estas gardata de la samnoma natura rezervejo.

Martjano
kaboterpinto [+]
SituoUkrainio, Krimea duoninsulo
- koordinatoj44° 30′ 25″ N, 34° 15′ 3″ O (mapo)44.50687234.250872Koordinatoj: 44° 30′ 25″ N, 34° 15′ 3″ O (mapo)

Martjano (Krimeo)
Martjano (Krimeo)
DEC
Martjano
Martjano

Martjano (Ukrainio)
Martjano (Ukrainio)
DEC
Martjano
Martjano
Map
Martjano
Vikimedia Komunejo:  Cape Martyan [+]
vdr

Geografio kaj naturo redakti

La kabo situas inter la loĝlokoj Nikito kaj Gurzufo kaj limas la Jaltan krekon de oriento. Geologie ĝi estas la ekstremaĵo de la Nikita altebenaĵo (kiu prezentas flankan elstaraĵon de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro). La petroj de la kabo estas formitaj plejparte de kalkoŝtonoj.

La reliefo de la kabo riĉas je diversaj ravinetoj kaj terasoj. La bordoj estas ĉefe rokaj kaj abruptaj, tamen inter la rokoj kaj la maro troviĝas mallarĝa ter-strio. La maro ĉe la kabo havas multajn subakvajn rokojn kaj etajn insulojn.

La klimato sur la kabo estas mediteranee subtropika. La averaĝa jar-temperaturo de aero ŝanĝiĝas depende de la loko inter 12 kaj 13,6 celsiaj gradoj. La jara kvanto de sunhoroj estas 2287; la jara kvanto de hidrometeoj estas ĉirkaŭ 600 ĉe la supra limo de la naturrezervejo kaj ĉirkaŭ 400 ĉe la maro.

 
Foto de la kabo

Sur la kabo kreskas pli ol 500 specioj de plantoj, inter ili 14 estas endemiaj. La ĉefa valoraĵo de la kabo estas la junipera arbareto, kies apartaj arboj aĝas ĉirkaŭ 500-600 jarojn. Alia unikaĵo estas la loka populacio de orienta arbuto (ĉ. 3000 ekzempleroj). Sur la kabo vivas 15 specioj de mamuloj kaj 150 specioj de birdoj; en la maro ĉe la kabo vivas ĉirkaŭ 50 specioj de fiŝoj. 11 bestoj de la kaba faŭno estas registritaj en regionaj kaj landaj Ruĝaj Libroj. Pro la unikeco de la loka naturo en la jaro 1973 ĉi tie estis fondita rezervejo (vd. Naturrezervejo "Kabo Martjano").

Malgraŭ tio, ke la vizitado de la kabo (pro la rezerveja statuso) oficiale estas malpermesita, la lokaj loĝantoj ofte kaŝe vizitas la rezervejon por ĝui ĝiajn relative purajn plaĝojn kaj sovaĝan naturon.

Ligiloj redakti