marto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en marto 2020

1-a de marto 2020
2-a de marto 2020
  • Popola Respubliko Ĉinio Laŭ raporto de ĉina ŝtata agentejo, 91,7% (48 000) de la ŝtataj kompanioj jam restarigis sian funkciadon, haltigitan pro la kvaranteno kaj aliaj sekvoj de la epidemio de COVID-19. Sed nur 30% de la etaj kaj mezaj entreprenoj faris tion. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
3-a de marto 2020
9-a de marto 2020
  • Nokte al la 9-a de marto prezo de la nafto de speco Brent falis ĝis 30 dolaroj por barelo. Sekvis drasta falo de prezoj en la aziaj, eŭropaj kaj usonaj financaj merkatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
10-a de marto 2020
11-a de marto 2020
12-a de marto 2020
  • Akcimerkatoj tra la mondo suferis gravajn malkreskojn de siaj valoroj pro timoj pri tutmonda recesio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • Francio La franca prezidanto Emmanuel Macron anoncis fermadon de ĉiuj infanvartejoj, lernejoj kaj universitatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
14-a de marto 2020
  • Rusio La rusia prezidanto Vladimir Putin oficiale akceptis konstituciajn ŝanĝojn kiuj permesos al li denove peti la prezidantecon en 2024. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
15-a de marto 2020
17-a de marto 2020
18-a de marto 2020
19-a de marto 2020
  • Italio La nombro de la mortintoj pro la kronviruso en Italio kreskis je 427, do atingis 3405 kaj superis tiun en Ĉinio (3242).
21-a de marto 2020
  • Barato Kvar viroj estis ekzekutitaj pro seksatenco kaj murdo de studentino en Barato farita en 2012. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
22-a de marto 2020
  • Italio En la flughaveno Pratica di Mare de la itala aerarmeo alteriĝis la unuaj ses aviadiloj Iljuŝin Il-76 de la Ministerio pri defendo de Rusio kun aparataro kaj virusologoj, destinitaj helpi al Italio en ĝia lukto kontraŭ la pandemio de COVID-19. Samtage venis kuracista brigado el Kubo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
23-a de marto 2020
24-a de marto 2020
25-a de marto 2020
26-a de marto 2020