Martombigo aŭ pli precize enmara entombigo estas la dispono de homaj restaĵoj en oceano, normale el ŝipoboato. Ĝi estis regule farata de ŝiparmeoj, sed estas farata ankaŭ de privatuloj en multaj landoj. Plej ofte oni uzas ĉerkon por enmeti la kadavron, sed tio povas okazi sen ĉerko, ekzemple okaze de neceso, katastrofo aŭ simile, kaj ankaŭ eblas porti al maro cindrigitajn restaĵojn kaj lasi la cindrojn mare kiel montro de disigo de la mortinto tutmonde.

Martombigo el la usona ŝipo Enterprise, 19a de Majo, 2004.

Tradicie ĝi estis nepra neceso kiam ŝipoj ne havis frostigajn instalaĵojn. Poste tio estis uzata ankaŭ kiel omaĝo al mortintoj en bataloj aŭ en servaj agadoj, kiaj ekspedicioj, esploroj ktp. Poste ĝi estas elektita kiel fina destino fare de personoj kiuj deziras tue disiĝi al la naturo.

Diversaj religioj havas diferencajn sintenojn prie.

Personoj enmare entombigitaj redakti

 
Kremaciitaj restaĵoj almare el la usona Donald Cook (DDG 75), 1a de Majo, 2003.

Kelkaj famaj enmare entombigitaj:

  • Sir Francis Drake (1540–1596) (korpo en plumba ĉerko ĉe la marbordo de Portobelo, Panamo)
  • Nombraj viktimoj de RMS Titanic (1912) (plukitaj el savoŝipoj, kies restagtxoj estis tro damaĝitaj por konservi aŭ por kiuj la savintoj ne havis sufiĉan konservigajn materialojn, estis enmare entombigitaj)
  • H. G. Wells (1866–1946) (kremaciita kaj cindroj disigitaj en la maro ĉe Anglio)
  • Adolf Eichmann (1906-1962) (post lia ekzekuto en Israelo, lia korpo estis kremaciita kaj liaj cindrtoj estis disigitaj mare en la Mediteraneo, en internaciaj akvoj. Tio estis farata Israelo ne volis tian personon entombigita en sia grundo, kaj ankaŭ ne volis tombon aliloke kiuj povus iĝi pilgrimejo por aliaj Nazioj.)
  • Janis Joplin (1943–1970) (kremaciita kaj cindroj disigitaj en la Pacifika Oceano)
  • Richard Rodgers (1902–1979) (kremaciita kaj cindroj disigitaj)
  • Sir Alfred Hitchcock (1899–1980) (kremaciita kaj cindroj disigitaj en la Pacifika Oceano)
  • Steve McQueen (1930–1980) (kremaciita kaj cindroj disigitaj en la Pacifika Oceano)
  • Peter Lawford (1923–1984), aktoro, kremaciita kaj cindroj origine entombigitaj en la tombejo Westwood Village Memorial Park; ili poste estis translokigitaj kaj disigitaj en la Pacifika Oceano.
  • Rock Hudson (1925–1985) (kremaciita kaj cindroj disigitaj)
  • Robert A. Heinlein (1907–1988) (kremaciita kaj cindroj disigitaj en la Pacifika Oceano)[1]
  • Stan Getz (1927–1991) (kremaciita kaj cindroj disigitaj en la Pacifika Oceano ĉe Malibu)
  • Gene Kelly (1912–1996) (kremaciita kaj cindroj disigitaj)
  • Robert Mitchum (1917–1997) (kremaciita kaj cindroj disigitaj)[2]
  • John F. Kennedy, Jr (1960–1999) (disigita en la Atlantika Oceano fare de la Usona Ŝiparmeo ĉe Martha's Vineyard)
  • Sir Edmund Hillary (1919–2008) (kremaciita kaj cindroj disigitaj en Novzelando ĉe la Golfo Hauraki)[3]
  • Osama bin Laden (1957–2011)[4] Usona funkciulo asertis ke "trovi landon preta akcepti la restaĵojn de la plej serĉita teroristo en la mondo estus malfacila."[5] Oni faris tion ankaŭ por eviti ke lia entombigejo iĝu "terorisma sanktejo".[6]
  • Dick Clark (1929-2012) (kremaciita kaj cindroj disigitaj en la Pacifika Oceano)
  • Neil Armstrong (1930-2012) (kremaciita kaj cindroj disigitaj en la Atlantika Oceano fare el la usona Philippine Sea)[7]
  • Robin Williams (1951–2014) (kremaciita la tagon post sia morto, cindroj disigitaj en la Golfo de San-Francisko)
  • Mariano Moreno (1778–1811), unu el la estroj de la Revolucio de Majo (mortinta survoje al la Unuiĝinta Reĝlando, eble venenigita kaj, eble ironie, lia ĉerko estis volvita en la Brita flago)

Referencoj redakti

  1. Heinlein Society. Arkivita el la originalo je 2012-08-12. Alirita 2017-05-14.
  2. Robert Mitchum (1917–1997) - Find A Grave Memorial
  3. Sir Edmund Hillary takes final voyage, ashes scattered at sea. The New Zealand Herald (29a de Februaro 2008). Alirita 22a de Septembro 2011.
  4. Osama bin Laden's body buried at sea (2a de Majo 2011).
  5. Yahoo report
  6. Osama Bin Laden Body Headed for Burial at Sea, Officials Say - The Note
  7. "Neil Armstrong's remains committed to the sea", 14a de Septembro 2012. Kontrolita 15a de Septembro 2012.