Martuni (armene Մարտունի, originale, Metz Kznut, de 1830-1922, Karanlug, Nerkin Karanlukh, Nerkin Gharanlugh, kaj rusigita kiel Niĵnij Karanlug) estas urbo situanta en la provinco Gegharkunik de Armenio. Ĝi estas proksime de lago Sevan kiu estas plej granda lago en Kaŭkazio. Ĝia loĝantaro estas taksita je 11 987 en 2008. En antikvaj tempoj ĝi estis konata kiel Metz Kznut, sed de 1830-1922 ĝi estis nomita Nerkin Gharanlugh kaj en 1926 ĝi estis ŝanĝita al Martuni honore al la unua sovetia ĉefministro de Armenio, Aleksandr Mjasnikjan, kies militnomo estis "martuni". Martuni estis la antaŭa ĉefurbo de Gegharkunik. Ĝi havas preĝejon nomita Sankta Dipatrino (Surb Atsvacacin) kiu estis rekonstruita en 1886. Ekzistas ankaŭ ferepoka fortikaĵo elfosita en 1997 fare de armen-itala skipo[1].

Martuni
urbo en Armenio
Administrado
Poŝtkodo 1401 • 1402
Demografio
Loĝantaro 11 987  (2008) [+]
Loĝdenso 1 199 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 8′ N, 45° 18′ O (mapo)40.1445.306388888889Koordinatoj: 40° 8′ N, 45° 18′ O (mapo) [+]
Alto 1 510 m [+]
Areo 10 km² (1 000 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Martuni (Armenio)
Martuni (Armenio)
DEC
Martuni
Martuni
Situo de Martuni

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Martuni, Armenia [+]
vdr

Etimologio redakti

Dum la mezepoka periodo, la areo de nuntempa Martuni estis konata kiel Mec Kznut. Inter 1830 kaj 1922 ĝi nomiĝis Nerkin Gharanlugh. En 1926, ĝi estis nomita Martuni honore al la bolŝevikisma ĉefo kaj Prezidanto de la Konsilio de Popolaj Komisaroj de Armenio Aleksandr Mjasnikjan , kies militnomo estis Martuni[2].

Kulturo redakti

 
Centra placo de Martuni.

Martuni estas hejmo de la Preĝejo Sankta Dipatrino devenanta de 1886. Ekzistas ankaŭ ferepoka fortikaĵo elfosita en 1997 fare de armena-itala teamo.

Armenaj rifuĝintoj de Alaŝkert, kiuj translokiĝis al Martuni, alportis sian tradicion de koftoj el kanaba semo.  La koftoj estas plej ofte konsumataj dum Karesmo. Ĉar kanabo devenas de la sama planto, estis tempoj, kiam la polico de Martuni reprenis lokan kultivadon de kanabaj arbustoj, malĝuste supozante, ke la plantoj implikis narkotan produktadon.

Ekonomio redakti

Martuni estas hejmo de la panfabriko "Arev-1" fondita en 1995, kaj la prilaborejo de kafo "Golden Lens" fondita en 1998.

Ekde 2015, 10 organizoj kuniĝis por disvolvi revivigan programon en vilaĝo dum la 100-jara memorfesto de la Armena genocido. Estis ekonomiaj, sanaj, infanaj programoj, iniciatitaj de la Armena Misiista Asocio de Usono, subtenataj de World Vision Armenia, COAF, SHEN kaj aliaj organizaĵoj.

Sporto redakti

 
Martuni, urba stadiono.

La urbo estis la origina hejmo de armena superliga teamo FC Alashkert. La klubo estis nomumita laŭ la okcidenta armena urbo Alaŝkert (nuntempa Eleşkirt) de kie granda nombro da rifuĝintoj venis al Martuni post la Armena genocido.

La klubo fondiĝis en 1990 kaj reprezentis Martuni en la armena superligo de 1992, la unua sezono de futbalo en Armenio post la sendependiĝo de la lando.

La klubo denove ludis en la eldono de la Unua Ligo de 1998 kie ĝi finis en la sesa pozicio. Tamen post tiu sezono ĝi retiriĝis denove. Martuni ne havas teamon ekde tiam.

En 2011 loka komercisto Bagrat Novojan revivigis la nomon de FC Alashkert. Kvankam la klubo reprezentis kaj Martuni kaj la provinco Gegharkunik en la armena unua ligo 2012-13, fakte la klubo ludis aliloke. Li movis la klubon al la ĉefurbo Erevano kaj la stadiono Nairi.

Referencoj redakti