Mary Jane Phillips-Matz

Mary Jane PHILLIPS-MATZ (30a de januaro 192619a de januaro 2013) estis usona biografiisto kaj verkistino pri opero. Ŝi estas konata ĉefe pro sia biografio de Giuseppe Verdi, rezulto de 30jara esplorado kaj publikigita en 1992 fare de Oxford University Press. Naskiĝinta en Lebanon (Ohio) kaj edukita en Smith College kaj en Universitato Kolumbio, ŝi loĝis dum multaj jaroj en Italio, kaj eĉ post sia revenon en Usonon komence de la 1970aj jaroj ŝi pasigis somerojn en la naskurbo de Verdi nome Busseto kie ŝi pluigis sian detalan esploradon pri lia vivo. Ŝi mortiĝis en Novjorko je aĝo de 86, survivinta de tri el siaj kvin filoj.

Mary Jane Phillips-Matz
Persona informo
Naskonomo Mary Jane Phillips
Naskiĝo 30-an de januaro 1926 (1926-01-30)
en Lebanon
Morto 19-an de januaro 2013 (2013-01-19) (86-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj anglaitala vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Smith CollegeUniversitato Kolumbio vd
Profesio
Okupo eseisto • biografo • muzika ĵurnalisto • komponisto • muzikologo • arta direktoro vd
Aktiva en VenecioSpoletoBussetoNov-Jorko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj redakti

  • Opera Stars In The Sun: Intimate Glimpses Of Metropolitan Personalities, 1955, Farrar, Straus & Cudahy
  • The Many Lives of Otto Kahn, 1963, Macmillan (2a eldono publikigita en 1984, Pendragon Press)
  • Opera: Grand and Not So Grand, 1966, William Morrow and Company
  • Verdi il grande gentleman del Piacentino, 1992, Banca di Piacenza (republikigita en 2013 por la ducentjariĝo de la nasko de Verdi)[1]
  • Verdi: A Biography, 1992 Oxford University Press
  • Rosa Ponselle: American Diva, 1997, Northeastern University Press[2]
  • Leonard Warren: American Baritone, 2000, Amadeus Press[3]
  • Puccini: A Biography, 2002, Northeastern University Press[4]
  • Washington National Opera, 1956–2006, 2005, Washington National Opera

Referencoj redakti

  1. Bertoncini, Marco (31a Decembro 2012). "Giuseppe Verdi nel bicentenario". Il Corriere del Sud. Konsultita la 31an de Januaro 2013 itale.
  2. Jellinek, George (Januaro 1998). "Review: Rosa Ponselle, American Diva Arkivigite je 2013-01-31 per la retarkivo Wayback Machine. Opera News. Konsultita la 31an de Januaro 2013 via HighBeam Research.
  3. Dyer, Richard (18 August 2000). "Leonard Warren Biography Revives Thrill of a Voice" Arkivigite je 2013-11-06 per la retarkivo Wayback Machine. The Boston Globe. Konsultita la 31an de Januaro 2013 via HighBeam Research.
  4. Tommasini, Anthony (9a Oktobro 2002). "Books of the Times: The Procrastinating Idol Of an Opera-Mad World". Konsultita la 31an de Januaro 2013

Eksteraj ligiloj redakti