Mary McDonnell

usona aktoro

Mary Eileen McDonnell (Wilkes-Barre (Pensilvanio), la  28-an de aprilo 1952(nun 1952-04-28) (71‑jara) estas usona teatra-, televida- kaj filma aktorino.

Mary McDonnell
Mary McDonnell in 2007
Mary McDonnell in 2007
Persona informo
Mary Eileen McDonnell
Naskiĝo 28-a de aprilo 1952
en Wilkes-Barre (Pennsylvania), (Usono))
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio ĉe Fredonia • Ithaca High School vd
Familio
Edz(in)o Randle Mell vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro • aktoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1978– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post universitata finstudado ŝi plenumis dramo-instruadon. Ŝi komencis sian aktoran karieron en la teatro, kaj jam estis dum 20 jaroj sur la scenejo kiam oni petis ŝin por la rolo Stands with a fist (Staras kun pugno) en la filmo Dances with Wolves (Dancas kun lupoj) reĝisorita de Kevin Costner. Pro tiu rolo ŝi kandidatiĝis por la Oskar-premio por la plej bona aktorino en akcesora rolo. En 1992 ŝia rolo en Passion Fish (Pasia fiŝo) denove zorgis por sama kandidatiĝo. En 1996 ŝi aperis en Independence Day.

En la televido ŝi debutis en la televidserio As the World Turns (Dum la mondo turniĝas). Ŝi ludis en la hospitalserio ER la rolon de Eleanor Carter, la patrino de John Carter. Por tiu rolo ŝi kandidatiĝis por la Emmy-premio.

Ŝi ankaŭ rolis kiel President Laura Roslin en la miniserio Battlestar Galactica (Batalstelo Galaktika) (2003), kaj pliposta televidserio Battlestar Galactica (2004).