Mary Tyler Moore
Mary Tyler MOORE (n. la 29-an de decembro 1936 - m. la 25-an de januaro 2017) estis populara usona aktorino. Ŝi estas konata pro siaj roloj en la televidaj programserioj The Mary Tyler Moore Show (1970–1977), en kiu ŝi rolulis kiel Mary Richards, nome fraŭlino laboranta keil loknovaĵentreprena produktoro en Minneapolis, kaj en The Dick Van Dyke Show (1961–1966), en kiu ŝi ludis kiel Laura Petrie, iama dancistino nun hejmzorgantino, edzino kaj patrino. Filmoj ŝiaj estas Thoroughly Modern Millie de 1967 kaj Ordinary People de 1980, en kiu ŝi ludis rolon kiu estis tre diferenca el la televidaj roloj kiujn ŝi estis portretinta, kaj pri kiu ŝi estis nomumita por premio al Plejbona Aktorino de la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj.
Mary Tyler Moore | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mary Tyler Moore | |||||
Naskiĝo | 29-an de decembro 1936 en Broklino, Nov-Jorko, Usono | ||||
Morto | 25-an de januaro 2017 (80-jaraĝa) en Grenviĉo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Immaculate Heart High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | George Tyler Moore vd | ||||
Patrino | Marjorie Hackett vd | ||||
Edz(in)o | Grant Tinker vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • filmproduktoro • aktoro • produktoro • kantisto • televida produktoro vd | ||||
Laborkampo | aktorado vd | ||||
Aktiva dum | 1958–2017 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||