Maryam NAMAZIE (perse مریم نمازی; naskiĝis en Teherano, Irano en 1966 [1]) estas aktivulino pri sekularismo kaj homaj rajtoj[2].

Maryam Namazie
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1966 (1966-01-01) (58-jaraĝa)
en Teherano
Religio ateismo vd
Ŝtataneco Irano vd
Partio Worker-communist Party of Iran vd
Profesio
Okupo politikisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • verkisto • homrajta aktivulo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Internacie konata ĉefe por sia agado por la rajtoj de virinoj, rajtoj de azilpetantoj, rajtoj de gejoj kaj ilia lukto kontraŭ islama teokratio kaj la politika islamo. Ŝi ankaŭ estas estro de la Konsilio de Eksaj Islamanoj de Britio, estis direktoro de la Komitato pri Internaciaj Rilatoj de la Komunista Laborista Partio de Irano (WPI), membro de ĝia politika buroo kaj kunordiga konsilio, estro de la Internacia Federacio de Iranaj Rifuĝintoj kaj membro de la Centra Konsilio de la Virina Liberiga Organizo (Irano). Ŝi prezentas en "Internacia TV", elsendita per la nova tv-kanala - NCTV kaj estas la eldonisto de "WPI Briefing" (anglalingva eldonaĵo de la WPI)

Vivkuro redakti

Maryam Namazie naskiĝis en Teherano, sed forlasis sian familion en 1980 post la Islamisma Revolucio, translokiĝante al Barato, poste al Usono en la aĝo de 17 jaroj kaj nuntempe ŝi loĝas en Britio .

En 2005, ŝi gajnis la premion "Laikismulo de la Jaro" de la Nacia Sekulara Societo (NSS) en Britio. Ĉi tio pliigis sian famon internacie kaj Nick Cohen verkis artikolon pri ŝi en la brita ĵurnalo "The Observer " titolita "A Woman's War" (milito de virino). En 2006, NSS aljuĝis al ŝi la titolon de Honora Membro.

Post la polemiko pri desegnoj de Mohamedo, ŝi kune kun 11 aliaj aktivuloj, eldonis la manifeston "Kune kontraŭ la nova totalismo" (en portugala vikipedio), kiu avertas la mondon pri la ekesto de la politika islamo kiel nova totalismo.

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Retejo de Maryam Namazie

(en) Maryam Namazie, "Laikulo de la Jaro" Arkivigite je 2006-06-24 per la retarkivo Wayback Machine

(en) Blogo de Maryam Namazie

(en) Profilo de Maryam Namazie Arkivigite je 2006-06-19 per la retarkivo Wayback Machine (The Blanket)

(en) La milito de virino (The Observer)

Referencoj redakti

  1. (nl) Janny Groen & Annieke Kranenberg, "Enorme druk op liberale moslims", De Volkskrant, la 27-an de julio 2007.
  2. (en) "Profile: Maryam Namazie", The Guardian, la 5-an de februaro 2009.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Maryam Namazie » el la portugallingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.