Masaccio ([maˈzattʃo]; 21a de Decembro, 1401 – somero 1428), denaske Tommaso di Ser Giovanni di Simone, estis la unua granda itala pentristo de la epoko de la Quattrocento en la Itala Renesanco. Laŭ Vasari, Masaccio estis la plej bonkvalita pentristo de sia generacio pro sia kapablo rekrei vivajn figurojn kaj movojn same kiel pro konvinka sento de tri-dimensieco.[1] Masaccio mortiĝis 26-jaraĝa kaj oni scias malmulton pri la precizaj cirkunstancoj de lia morto.[2]

Masaccio
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1401 (1401-12-21)
en San Giovanni Valdarno
Morto 1-an de januaro 1428 (1428-01-01) (26-jaraĝa)
en Romo
Familio
Frat(in)o Giovanni di ser Giovanni Guidi
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Virgin and Child with Saint Anne
Madono kaj Infano
La Sankta Triunuo
vdr
Sankta Triunuo, pli precize: "Triunuo kun Virgulino, Sankta Johano la Evangelisto, kaj Donintoj" (ĉ. 1427) - Fresko, Baziliko Santa Maria Novella, Florenco.

La nomo Masaccio estas humura versio de Maso (mallongigo de Tommaso), signife "mallerta" aŭ "fuŝa" Tomaso. La nomo povus esti kreita por distingilin el lia ĉefa kunlaboranto, ankaŭ nomata Maso, kiu iĝis konata kiel Masolino ("eta/delikata Tom").

Spite sia mallongdaŭra kariero, li havis fortan influon pli aliaj artistoj. Li estis unu el la unuaj kiuj uzis linian perspektivon en sia pentrarto, uzante teknikojn kiaj kuniga punkto en arto por la unua fojo. Li apartiĝis el Internacia gotika stilo kaj el la prilaborita ornamado fare de artistoj kiaj Gentile da Fabriano al pli naturalisma maniero kiu uzis perspektivon kaj chiaroscuro por pli forta realismo.

Referencoj redakti

  1. Giorgio Vasari, Le Vite de' piu eccellenti pittori, scultori ed architettori, eld. Gaetano Milanesi, Florenco, 1906, II, 287-288.
  2. The Guardian, Masaccio, the old master who died young

Bibliografio redakti

  • Mack, Rosamond E. Bazaar to Piazza: Islamic Trade and Italian Art, 1300-1600, University of California Press, 2001 ISBN 0-520-22131-1

Eksteraj ligiloj redakti