La masajoj estas nomade vivanta paŝtista etno en Afriko, kiu hejmas en la vastaj ebenaĵoj en la sudo de Kenjo kaj en la nordo de Tanzanio. Ili estas la verŝajne plej konata etno de Orientafriko. Kvankam ili unuflanke restas fidelaj al siaj vivmanieroj, ili aliflanke komprenas merkatadi sian kulturon.

Masajoj
popoloetno
Suma populacio
850000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
masaja lingvo
Religio



vdr
Masajo
Masaj-militisto ("morano")

Masaja lingvo estas grupo de lingvoj aŭ dialektoj el la Nilota lingvaro parolata en la sudo de Kenjo kaj la nordo de Tanzanio fare de la masajoj, kiuj estas ĉirkaŭ 900 mil individuoj. La masaja vivmaniero ege rilatas al ilia lingvo. Specife, la ekonomiaj sistemoj de komerco el kio la Masajoj dependas por reteni sian nomadan vivmanieron, profitas la survivadon de la Masaja lingvo, eĉ en ties minoritata statuso. Pro lingva endanĝeriĝo, Masajoj plue estas minacataj kaj ilia kultura integreco same minacata.[1] La minoritata statuso kiun la lingvo nuntempe frontas jam minacis la tradiciajn masajajn praktikojn. Pli kaj pli malgrandaj grupoj de Masajoj plue estas nomadaj en la regiono, kaj aliaj elektis anstataŭe setliĝi en malgrandaj komunumoj por teni lingvon kaj aliajn aspektojn de sia kulturo vivaj.[2]

Notoj redakti

  1. Nicholson, N (2005). Meeting the Maasai. 14 (3) 2005th ser.: Journal of Management Inquiry.
  2. "McCabe, T. (2003). Sustainability and Livelihood Diversification among the Maasai of Northern Tanzania". Human Organization. 62 (2) Summer 2003.

Eksteraj ligiloj redakti