Masakro de Hoĝali

La Masakro de Ĥoĝali kaŭzis la morton al plurcentoj da azeraj civiluloj en la urbo Ĥoĝali inter la 23-an kaj la 26-a de februaro 1992 dum la milito en Montara Karabaĥo. Laŭ la azeraj aŭtoritatoj, la masakro estis okazigita de la armenaj armitaj fortoj helpataj de la regimento 366 de la rusa armeo. La oficiala kvanto da viktimoj de la azera registaro estas 613 civiluloj, inter ili 106 virinoj kaj 83 infanoj. El la armena flanko, oni raportis ke la masakro kvazaŭ estis konsekvenco de militistaj agoj, parte ĉar la azeraj fortoj bremsis la evakuadon de la loĝantaro aŭ ĉar la registaro enmiksis civilulojn kun militistoj.

Reagoj redakti

La masakro de Hoĝali estis priskribita de Human Rights Watch kiel la plej granda kaj sanga masakro dum la konflikto pri Montara Karabaĥo koncerne la mortigado de civiluloj, same ĝi diras ke oni ne disponas je ekzaktaj nombroj ĉar la azera kaj la armena flankoj povas altigi aŭ malaltigi ĝin laŭ la kazo. Tamen, laŭ raporto de Human Rights Watch en 1993 konkludis ke eble ili estis malpli ol 161 mortintoj sed alia posta raporto pliigis la nombron al 200 viktimoj.

Neado redakti

La neado de la masakro de Hoĝali estas ofta inter la armena publika opinio, oficuloj, kaj organizaĵoj, dirante, ke la masakro faris la azeroj mem aŭ ke neniuj civiluloj mortis.[1][2][3][4]

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Thomas De Waal (24-a de februaro 2012) A President, an Interview, and a Tragic Anniversary (angle). Carnegie Europe. Alirita 26 February 2021. “But, keen to minimize their own acts of aggression, many Armenians have sought to deny that their soldiers killed civilians that day.”.
  2. Armenian and Azerbaijani leaders embrace denialism (angle). Eurasianet (22-a de novembro 2019). Alirita 25-a de februaro 2021.
  3. Azerbaijan: Baku Presses Genocide Recognition Campaign for Khojaly (angle). Eurasianet (28-a de februaro 2012). Alirita 25-a de februaro 2021.
  4. Genocide Emergency Alert on the War in Artsakh (Nagorno-Karabakh) (angle) (6-a de novembro 2020). “Because of Armenia’s denial of war crimes such as the Khojaly massacre and other crimes against Azerbaijanis, and the current shelling of Azerbaijani civilians by Armenian artillery, Genocide Watch considers Armenia to be at Stage 8: Persecution and Stage 10: Denial”.

Eksteraj ligiloj redakti