Amasbuĉo de Nankino

evento dum la Ĉinia-Japania Milito (1937)
(Alidirektita el Masakro de Nankingo)

La amasbuĉo de Nankinomasakro de Nankino (decembro de 1937–januaro de 1938) okazis dum la Ĉina-Japana Milito (1937–45), post okupo de la ĉina urbo Nankino la 13-an de decembro 1937. La masakron, amasmurdojn efektivigis la soldatoj de la japana armeo, ili murdis la simplajn loĝantojn kaj la kapitulaciintajn soldatojn. Mortis ĉ. 100.000–300.000 homoj.

Dosiero:Nanjing 1937 self-organized burial team.jpg
memorganizita entombigo

Nankino estis ĉefurbo de la Kuomintang-gvidata Ĉinio inter 1928 kaj 1937. La masakron, detruon ordonis Matsui Iwane, generalo de la okupinta armeo. Dum la post-okupaj semajnoj estis ĉiutagaj la amasmurdoj kaj la japanaj soldatoj dekmile seksatencis ĉinajn virinojn. La armeo prirabis kaj eĉ bruligis la najbarajn urbojn, ruinigis trionon de la konstruaĵoj. La japanoj igis Nankinon en 1940 sidejo de la ĉina pupregistaro, gvidata de Wang Ching-wei.

Post la dua mondmilito, la Orient-Azia Internacia Soldata Tribunalo juĝis Matsui-on kaj Tani Hisaó-n respondeca kaj oni ekzekutis ilin. Pliaj punintoj estis arestitaj kaj prijuĝitaj, sed ili ricevis pli poste amnestion.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti