Masakro en la Kerĉa politeknika kolegio

La Masakro en la Kerĉa politeknika kolegio okazis la 17-an de oktobro 2018 en Kerĉo (Krimeo, Rusio/Ukrainio)[4]. Lernanto de la kolegio Vladislav Roslakov eksplodigis bombon kaj poste ekpafis kontraŭ hazarde renkontataj gelernantoj kaj personaro. Poste li pafmortigis sin en biblioteko de la kolegio. Pereis 19[2] (inkluzive mortintajn en hospitalo) kaj estis vunditaj 54[3] homoj. 35 homoj estis enhospitaligitaj, inkluzive 8 en grava stato[3].

Masakro en la Kerĉa politeknika kolegio
Geografia situo 45° 21′ 23″ N, 36° 32′ 1″ O (mapo)45.35638888888936.533527777778Koordinatoj: 45° 21′ 23″ N, 36° 32′ 1″ O (mapo)
Masakro en la Kerĉa politeknika kolegio (Kerĉo)
Masakro en la Kerĉa politeknika kolegio (Kerĉo)
DEC
Masakro en la Kerĉa politeknika kolegio
Masakro en la Kerĉa politeknika kolegio
Dato la 17-a de oktobro 2018
11:55[1] (UTC+3)
Celo lernantoj kaj personaro de la Kerĉa politeknika kolegio
Armiloj bombo, fusilo
Mortoj 19[2]
Vunditoj 54[3]
Atakintoj Vladislav Roslakov
Motivo ne identigita
vdr

La eksplodo okazis je 11:55, fine de granda paŭzo post la dua leciono, kiu dauras de 11:40 ĝis 12:10[1]. Unu el lernantoj atestis, ke okazis tri eksplodoj: la unua — en lerneja kantino, la dua — apud aliaj korpusoj, la tria — apud la plej fora korpuso, kie li mem troviĝis. Tuj poste komenciĝis pafado. Antaŭ 3-4 semajnoj en la kolegio estis instalita metalodetektilo ĉe la enirejo, sed la lernantoj diris, ke ĝi ofte alarmis kaj estis facile ĉirkaŭiri tiun kontroladon. Ambulanco venis post 10-15 minutoj[5]. Alia lernantino atestis aŭdi kelkajn eksplodojn kaj pafadon en malsamaj lokoj samtempe[6]. Aliaj lernantoj rememoras ke

Citaĵo
 - Мы начали бежать, прыгать через окна. Я расцарапала руку. У меня сейчас ужасная истерика, - сквозь слезы говорит девушка. - Мы вышли во внутренний двор, и через минуту все взорвалось. Стекла везде повылетали, начали стрелять. Я бежала и видела, как пацаны просто падают, и кровь летит повсюду. Я видела, как убили мою подругу Дашу. Она бежала рядом, а потом упала и уже не дышала. Я не видела больше ее.   Ni komencis kuri, salti tra fenestroj. Mi gratis la brakon. Mi havas nun teruran histerion. Ni eliris internan korton, kaj post unu minuto ĉio eksplodis. Vitroj elflugis ĉie, oni ekpafis. Mi kuris kaj vidis kiel buboj simple falas, kaj sango flugas ĉie. Mi vidis, kie oni murdis mian amikinon Daŝa. Ŝi kuris apude, kaj poste falis kaj jam ne plu spiris. Mi ne plu vidis ŝin. 
— Lernantino de la Kerĉa politeknika kolegio[7]

Al la kolegio venis pli ol 200 militistoj kaj pli ol 10 pezaj teknikaĵoj por forigi la rubaĵojn kaj detruaĵojn[8]. La venintaj militistoj trovis kaj sendanĝerigis la duan bombon[9].

La plenuminto redakti

Vladislav Roslakov eklernis en 2015 je la fako «Muntado, agordado kaj ekspluatado de elektra aparataro de industriaj kaj civilaj konstruaĵoj»[10]. Li havis 18 jarojn[10]. La samlernantoj karakterizas lin kiel kvietan, nekomunikeblan junulon, kiu kontaktis preskaŭ neniun, sed frekventis ĉiujn lecionojn kaj ĝustatempe kaj sukcese trapasadis ekzamenojn. La 8-an de septembro li ricevis permesilon posedi armilon kaj baldaŭ aĉetis ĉasistan fusilon de la 12a (eta) kalibro[11]. Oni diris, ke dum tri jaroj li ĉiam kunportis tranĉilon-bajoneton kaj antaŭjare aplikis kontraŭ iu pipran gasbalonon, sed estis haltigita. Antaŭ kelkaj tagoj li aĉetis 150 kartoĉojn kaj ekde la 15-a de oktobro ne plu venis al la lernejo[12]. Post plenumi la masakron li pafmortigis sin en la kolegia biblioteko je la dua etaĝo[13].

Enketado redakti

La Enketa Komitato de Rusio iniciatis kriman enketadon pri terorisma ago, sed poste ŝanĝis al tiu pri «murdo de du kaj pli homoj»[14]. La prokurorejo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo iniciatis la enketadon pri terorisma ago[15].

Samtage oni priserĉis lian apartamenton kaj pridemandis lian patrinon[16].

Reagoj redakti

En Respubliko Krimeo ekde la 18-a de oktobro estis deklarita tritaga funebro[17]. La ĉefo de Respubliko Krimeo Sergej Aksjonov informis, ke ĉiuj elspezoj, inkluzive tiujn de viktimoj, estos rekompencitaj de la registaro[10].

La aŭtoritatoj informis, ke la lernantoj de la kolegio estos transigitaj al aliaj lernejoj, do ilia lernado daŭros senprobleme[18].

Estis plifortigita gardado de la Krimea ponto[19]. La Ŝtata Landlima Servo de Ukrainio informis, ke estas plifortigita gardado de la limo kun Krimeo[20].

La sociaj retejoj VKontakte kaj Odnoklassniki kreis aldonaĵojn, per kiuj la uzantoj povis montri ke ili sekure postvivis tiun ĉi eventon.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Андрей Горбунов, Платон Созонтов (2018-10-17) Полиция: Бойню в Керчи устроил студент 4 курса колледжа. Он покончил с собой на втором этаже (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2018-10-17. Alirita 2018-10-17.
  2. 2,0 2,1 Число погибших в колледже в Керчи увеличилось до 19 человек (ruse) (2018-10-17). Alirita 2018-10-17.
  3. 3,0 3,1 3,2 Число пострадавших в результате стрельбы в Керчи выросло до 54 человек. Interfax (2018-10-17). Alirita 2018-10-17.
  4. Krimeo estas la teritorio pridiskutata inter Ukrainio kaj Rusio post la politika krizo en Krimeo (2014), sed de facto regata de Rusio.
  5. «Пронести какой-нибудь ствол не являлось большой проблемой» (ruse). Kommersant (2018-10-17). Arkivita el la originalo je 2018-10-17. Alirita 2018-10-17.
  6. Студентка колледжа в Керчи: рамки были, я не знаю, как они могли всё пронести (ruse). Говорит Москва (2018-10-17). Arkivita el la originalo je 2018-10-17. Alirita 2018-10-17.
  7. Дмитрий Козуров (2018-10-17) Девушка, спасшаяся из взорванного керченского колледжа: «Я видела, как убили мою подругу» (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2018-11-16. Alirita 2018-10-17.
  8. Алиса Царигородцева (2018-10-17) Военные: В Керчь на место теракта выехали 10 единиц тяжелой боевой техники (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2018-10-17.
  9. В керченском колледже обезвредили второе взрывное устройство (ruse). Interfax (2018-10-17). Arkivita el la originalo je 2018-10-17. Alirita 2018-10-17.
  10. 10,0 10,1 10,2 Взрыв в колледже в Керчи. Как это было (ruse). RBC (2018-10-17). Arkivita el la originalo je 2018-10-17. Alirita 2018-10-17.
  11. Алена Мартынова (2018-10-17) Михаил Виноградов о керченском стрелке: «Он хотел стрелять в упор и видеть ужас в глазах» (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2018-10-17. Alirita 2018-10-17.
  12. Анастасия Курдюкова (2018-10-17) Был нелюдимым и ходил со штык-ножом: Однокурсники охарактеризовали предполагаемого убийцу 18 человек в Керчи (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2018-10-17.
  13. Студент, устроивший взрыв в колледже в Керчи, покончил с собой (ruse). Interfax (2018-10-17). Arkivita el la originalo je 2018-10-17. Alirita 2018-10-17.
  14. Установлена личность молодого человека, расстрелявшего людей в керченском колледже (ruse). La Enketa Komitato de Rusio (2018-10-17). Arkivita el la originalo je 2018-10-17. Alirita 2018-10-17.
  15. Прокуратурою Автономної Республіки Крим розпочато кримінальне провадження за фактом вибуху у політехнічному коледжі м. Керчі (ukraine). La prokurorejo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (2018-10-17). Alirita 2018-10-17.
  16. В квартиру керченского стрелка пришли с обыском (ruse) (2018-10-17). Alirita 2018-10-17.
  17. Анастасия Курдюкова (2018-10-17) В Крыму объявили трехдневный траур в связи с терактом в Керчи (, ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-02-13. Alirita 2018-10-17.
  18. Студентов Керченского политеха переведут в другие учебные заведения (ruse) (2018-10-17). Arkivita el la originalo je 2018-10-17. Alirita 2018-10-17.
  19. Охрану Крымского моста усилят после теракта в Керчи (ruse). Interfax (2018-10-17). Arkivita el la originalo je 2018-10-17. Alirita 2018-10-17.
  20. Украинские пограничники перешли на усиленный режим после теракта в Керчи (ruse). Interfax (2018-10-17). Alirita 2018-10-17.