Masauĝi Haĉisuka

Masauĝi Haĉisuka, aliliterume Masauji Hachisuka, 蜂須賀 正氏, Hachisuka Masauji, (15a de Februaro 1903 Tokio – 14a de Majo 1953 Atami), estis japana ornitologo kaj birdobredisto.[1][2]

Masauĝi Haĉisuka
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1903 (1903-02-15)
en Tokio
Morto 4-an de majo 1953 (1953-05-04) (50-jaraĝa)
en Atami
Mortokialo brustangoro
Lingvoj japana
Loĝloko Japanio
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Kolegio Magdaleno • Kolegio Selwyn
Familio
Patro Masaaki Hachisuka
Patrino Hachisuka Fudeko
Frat(in)oj Toshiko Hachisuka • Masako Hachisuka
Infano Masako Hachisuka
Okupo
Okupo ornitologo • zoologopolitikisto
vdr

Biografio redakti

Li studis en Anglio kie li studis zoologion kvin jarojn en Magdalene College, Kembriĝo, kie li interesiĝis pri birdoj kaj eniris en la British Ornithologists' Union.[3]

Haĉisuka partoprenis en ekspedicioj al Islando (1925), Nordafriko (1927) kaj ankaŭ al Belga Kongo. Gradiĝinta en Kembriĝo en 1927, li revenis al Japanio, veturintre tra Usono kun Jean Delacour, kun kiu li vizitis Ĉinion kaj Koreion poste. En 1928–9, li iris al la Filipinoj studi la distribuadon de la loka birdaro. Tiu studo estis publikigita en 1932–3 en la du-voluma serio "Birds of the Philippine Islands" post reveni al Londono kaj prilabori sian kolekton en la Brita Muzeo kaj en Tring.[4] Li verkis etende ankaŭ pri la birdoj de Egipto, Islando, Hainano kaj Formoso.[5] Li studis post la milito pri la birdoj de Maskarenoj.

Notoj redakti

  1. Delacour, J. (1953) The Dodo and Kindred Birds by Masauji Hachisuka (Review). The Condor 55 (4): 223.
  2. Peterson, A. P. (2013) Author Index: Hachisuka, Masauji (Masa Uji), marquis. Zoonomen Nomenclatural data. Alirita la 5an de Februaro 2021.
  3. N. B. K. (1954) Obituary: The Marquess Hachisuka. Ibis 96 (1): 150.
  4. N. B. K. (1954) Obituary: The Marquess Hachisuka. Ibis 96 (1): 150.
  5. Bryant, C. E. (1954) Obituary: Masauji, the Marquess Hachisuka (1903-1953). Emu 54 (1) 79-80.