Masdaro (arabe مصدر , esperante la fonto) estas konstruata urbo en Abudabio (la Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj). Ĝin planas la brita arkitekta entrepreno Foster and Partners. La urbo uzos — laŭ la planoj — nur sunenergion kaj zero-karbonan, zero-ellasan, daŭrigeblajn teknologiojn. La urbo estas konstruata ĉ. 30 km oriente de la ĉefurbo Abu Dhabi, proksime al Abu Dhabi International Airport.

Masdaro
مدينة مصدر
setlejo
Administrado
Lando Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj
Ŝtato Abudabio
Fondita 2006
Telefonkodo +971
Retpaĝaro http://www.masdarcity.ae
Politiko
Urbestro Ahmed Ali Al Sayegh
Demografio
Geografio
Koordinatoj 24°25′45″N 54°37′6″O  /  24.42917°N, 54.61833°O / 24.42917; 54.61833 (Masdaro) (mapo) Koordinatoj: 24°25′45″N 54°37′6″O  /  24.42917°N, 54.61833°O / 24.42917; 54.61833 (Masdaro) (mapo)
Areo 6 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +04
Masdaro مدينة مصدر (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Masdaro
مدينة مصدر (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Masdaro مدينة مصدر
Masdaro
مدينة مصدر
Situo de Masdaro
مدينة مصدر

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Masdar City, Abu Dhabi [+]
vdr

La iniciato startis en 2006 kaj la efektivigo daŭras 10 jarojn. La efektivigon koordinas Abu Dhabi Future Energy Company (ADFEC) kaj prezidas ŝejko Mohammad bin Zayed Al Nahyan.

Oni planas la unuan fazon je 2009. La preta urbo kostos $22 miliardojn kaj servos por hejmo de ĉ. 50.000 personoj kaj 1.500 entreprenoj. La urbo kovros 6 km² kaj entenos universitaton Masdar Institute of Science and Technology.

Gravaj partneroj en la projekto estas Massachusetts Institute of Technology, General Electric, BP, Royal Dutch Shell, Mitsubishi, Rolls-Royce, Total S.A., Mitsui, Fiat kaj la germana sunenergia entrepreno Conergy, kiu planas sunenergian parkon kun povumo de 40 MW.

Eksteraj ligiloj redakti