Maslama al-Maĝriti

Maslama al-Maĝriti, plennome arabe أبو القاسم مسلمة بن أحمد المجريطي, ʾAbū al-Qāsim Maslama ibn ʾAḥmad al-Faraḍī al-Ḥāsib al-Qurṭubī al-Maĝrīṭī, kies nisba aŭ devennomo al-Maĝrīṭī signifas "la madridano", (naskiĝis meze de la 10-a jarcento en Madrido, mortis inter 1007 kaj 1008 en Kordovo) estis astronomo kaj saĝulo hispanaraba. Li estas la plej fama el la unuaj madridanoj de konata nomo, kvankam en la fontoj oni kolektas nomojn de aliaj personoj devenaj aŭ loĝantoj en Madrido antaŭaj eĉ al Maslama.[1]

Maslama al-Maĝriti
Persona informo
Naskiĝo 10-a jarcento
en Maŷrīṭ, Meza Marko, Kaliflando de Kordovo
Morto ĉ. 1007
en Qurṭubah, Kaliflando de Kordovo
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Kaliflando de Kordovo vd
Familio
Infanoj Fátima de Madrid vd
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto • astrologo • kemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis unu el intelektuloj de plej grava reputacio de la Kaliflando, kaj li estis konata kiel "la Eŭklido de Hispanio". Li estis granda astronomo, resumis la tabelojn de Al-Ĥorezmi kaj tradukis la Planisferio de Ptolemeo. Tiuj konoj estis transpasataj poste al la kristanaj regnoj, kio utilis por konstrui la unuajn astrolabojn, kiaj tiu de Barcelono (aŭ de Destombes).

Li estis ankaŭ la astrologia konsilisto de Almanzor, kaj indikis la taŭgajn momentojn por komenci liajn kampanjojn, kaj oni diras ke li antaŭvidis la finon de la kaliflandon kaj la detalojn pri kiel tio okazos multe antaŭ tio reale okazos.[2]

Referencoj redakti

  1. María Luisa Ávila, "Personajes del Madrid islámico", en Daniel Gil Flores (eld.), De Maŷrit a Madrid. Madrid y los árabes, del siglo IX al siglo XXI, Madrid/Barcelona: Casa Árabe/Lunwerg, 2011, pp. 54-65.
  2. Las ciencias de Al Andalus en el Califato. Arkivita el la originalo je 2010-09-09. Alirita 2010-09-09.

Eksteraj ligiloj redakti