Masrlingva Vikipedio

eldono de Vikipedio en la masra lingvo, egipta dialekto de la araba

La masrlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la masra lingvo, egipta dialekto de la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon ويكيبيديا مصرى‎ [wikiˈbedjæ ˈmɑsˤɾi]. La projekto fondiĝis en novembro 2008. La 25-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 1 623 055 artikolojn.

Masrlingva Vikipedio
Retadreso arz.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo masra
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 25-a de aprilo 2024
Artikolnombro 1 623 055
Profundeco 0.4
Paĝoj 2 119 727
Redaktoj 9 998 339
Uzantoj 236 419
Aktivaj uzantoj 200
Administrantoj 7
Dosieroj 1 489
vdr

Ĉi tiu Vikipedio ĉefe funkcias kiel alternativo al la araba Vikipedio favore al parolantoj de la egipta dialekto. Ĝis 2020, ĝi estis la sola Vikipedio verkita en loka dialekto de la araba. La dua estas maroka Vikipedio, kiu estis aprobita kaj kreita en julio 2020.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti