Mastocitoj estas ĉeloj de la imuna sistemo, kiuj stokas signalkemiaĵojn, interalie histaminon kaj heparinon.

mastocitoj laboratorie kultivitaj

La germana kuracisto Paul Ehrlich malkovris ilin kaj nomis ilin germane „Mastzellen“ ("dikige nutraj ĉeloj"), probable ĉar li mise supozis ke la ĉeloj kapablus je fagocitado. La en la ĉeloj stokataj granuloj tamen estas produktataj en la ĉeloj, ne enigataj en ilin de ekstere. Alia teorio indikas ke li same mise supozis ke la ĉeloj uzus siajn grasajn granulojn por dikiga nutro de la ĉirkaŭaj ĉeloj. Ĉiukaze la malnovaltgermana vorto "mast" pro la malkovrinto eniris la internacian nomon de la ĉeloj.