Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco Antaŭ Nuno kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rondumitaj al entjeroj)
eono erao periodo p d
 fanerozoiko   kenozoiko  kvaternaro 3 3
neogeno 23 20
paleogeno 66 43
 mezozoiko kretaceo 145 79
ĵurasio 201 56
triaso 252 51
 paleozoiko permio 299 47
karbonio 359 60
devonio 419 60
silurio 443 24
ordovicio 485 42
kambrio 541 56
proterozoiko 2500 1959
arĥaiko 4000 1500
hadaiko 4600 600

La Mastriĥta estas, en la geologia temposkalo de la Internacia Komisiono pri Stratigrafio, la plej malfrua aĝo de la geokronologia periodo malfrua kretaceo, kaj la plej malfrua aĝo de la mezozoika erao. Ĝi ampleksis la intervalon de antaŭ 72,1 ĝis 66 milionoj da jaroj. La Mastriĥta estis antaŭita fare de la Kampania kaj sukcedita de la Dania (parto de la paleogeno).

La kretacea-terciara evento okazis ĉe la fino de tiu aĝo. En tiu amasa formorto, multaj ofte rekonitaj grupoj kiel ekzemple ne-birdaj dinosaŭroj, plesiosaŭroj kaj mosasaŭroj, same kiel multaj aliaj malpli konataj grupoj, formortis. La kialo de la formorto estas plej ofte ligita al asteroido proksimume 10 ĝis 15 kilometrojn larĝa, kolizianta kun la Tero, finante la Kretaceon.