Matematika strukturo

Matematika strukturo estas la tuto de la rilatoj, operacioj k.s., per kiuj oni provizas aron por doni al ĝi matematikajn ecojn; alternative, oni nomas strukturo ankaŭ la tiamaniere provizitan aron kaj la tuton de ĝiaj ecoj: provizite per adicio kaj multipliko, la aro de polinomoj havas ringan strukturon; metriko donas al aro topologian strukturon.

Kelkaj rimarkindaj algebraj strukturoj estas: grupo, kvazaŭgrupo, lopo, korpo, kampo, magmo, modulo, monoido, ringo, alĝebro, vektora spaco.

Aliaj: latiso, bulea alĝebro, topologia spaco.