Matheu Hinzen (naskiĝis la 12-an de majo 2007 en Antverpeno, Flandrio, sed tamen laŭ pasporto nederlanda) estas nederlanda infana kantisto kaj infana aktoro.

Matheu Hinzen
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 2006 (2006-05-12) (17-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj nederlandaangla
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Lia familio venas de Weert. Li kreskis en familio de kermesaj servistoj, kiuj vojaĝas tra Nederlando somere. Matheu partoprenis plurajn teatrajn spektaklojn kaj filmojn. En 2015, li ludis la rolon de 8-jaraĝa André Hazes en la filmo Bloed, zweet & tranen ("sango, ŝvito kaj larmoj"). Jaron poste li ludis Jason en la filmo Uilenbal ("strigo-vomaĵo"), germane prezentata je la nomo Der Fall Mäuserich, 'la detektiva kazo de virmuso', kaj angle je la nomo "owls and mice", do 'strigoj kaj musoj') kaj Gijs en la filmo Onze Jongens ("niaj knaboj"). En 2017, li ludis la ĉefrolon de la knabo Ciske en la muzikalo Ciske de Rat ("Ciske la rato").

En 2019 Hinzen partoprenis la nederlandan junularan kantokonkurson, kiun li gajnis la 28-an de septembro 2019 per la kanto Dans met jou ("dancu kun vi", en la senco de 'mi dancu kun vi'). Ĉi tio permesis al li je aĝo de 13 jaroj reprezenti Nederlandon ĉe la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2019 en la pola urbo Gliwice la 24-an de novembro 2019. La konkurso estis gajnita fare de gastigita lando Pollando, kaj Matheu prenis kvaran lokon kun poentaro de 186 poentoj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
dum la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2019