Mathieu Chantelois

Mathieu CHANTELOIS (Montrealo, 1975) estas ĵurnalisto, televida prezentisto kaj kanada eldonisto.

Mathieu Chantelois
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1973 (1973-07-04) (50-jaraĝa)
en Montrealo
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Universitato Carleton
Okupo
Okupo redaktisto • ĵurnalisto
vdr

Li studis ĵurnalismon ĉe la Universitato de Carleton. Chantelois iĝis fama en kanada realeca televidserio nomata U8TV: The Lofters. Li estis la unua malkaŝe samseksema viro en la unua sezono de ĉi tiu programo. Mathieu kreis la televidserion SoGay TV por PrideVision.

Post finado de sia partopreno en The Lofters, li daŭre faris programojn por PrideVision kaj lian sukcesan kanalon OUTtv, inkluzive de Read Out, kun aŭtoroj de la GLAT-komunumo, kaj la realeca televidserio COVERguy. Chantelois ankaŭ laboris kiel kultura raportisto en la televida serio Panorama de TFO. Li ankaŭ estas redaktisto de la filmrevuo Famous Quebec.