Mathurā (hindie मथुरा, urdue متھرا) estas urbego de Barato. Ĝi apartenas al la subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Agra kaj estas administra centro de la samnoma distrikto.

Larĝa panoramo en Mathurā
Larĝa panoramo en Mathurā
Mathurā
city of India • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 281001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 27° 30′ N, 77° 40′ O (mapo)27.492413477.673673Koordinatoj: 27° 30′ N, 77° 40′ O (mapo) [+]
Alto 181 m [+]
Areo 28,05 km² (2 805 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Mathurā (Utar-Pradeŝo)
Mathurā (Utar-Pradeŝo)
DEC
Mathurā
Mathurā
Situo de Mathurā
Mathurā (Barato)
Mathurā (Barato)
DEC
Mathurā
Mathurā
Situo de Mathurā

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mathura [+]
vdr
Mathurā laŭ la rivero

Demografio redakti

Laŭ la barata censo de 2011 la urbo tiam havis 441 894 loĝantojn.

Geografio redakti

Mathurā situas laŭ rivero 174 metrojn super la marnivelo. Bharatpur troviĝas 33, Hathras 34 (aŭ 41), kantona sidejo Agra 48, Aligarh 59, Palval 83, tutlanda ĉefurbo Delhio 137, Kanpur 278, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 330, Mumbajo 1069, Kolkata 1206 kilometrojn (aere) [1].

Priskribo redakti

Dum la antikva periodo, Mathura estis ekonomia centro, lokita ĉe la kruciĝo de gravaj karavanaj vojoj.

Laŭ hinduismaj sanktaj skribaĵoj Mathura estas la naskiĝloko de la diaĵo Kriŝno. La templo Keshav Dev estis konstruita en antikva tempojoj sur la loko de la legenda naskiĝloko (subtera malliberejo). Laŭ la epopeoj Mahabarato kaj Bhagavata Purana, Mathura estis la ĉefurbo de la Reĝlando Surasena, regata fare de Kansa, la patrina onklo de Ŝri Kriŝno.

Industrio redakti

En Mathurā funkcias unu el la plej grandaj naftorafinadoj de Azio.

Religioj redakti

En Mathurā la plej ofta religio estas la hinduismo (81,5%) kaj islamo (17%), iomete aliaj. La urbego estas signifa hindua pilgrimloko.

Lingvoj redakti

La oficialaj lingvoj estas la hindia kun pli, ol 95% da parolantoj, la urdua kaj la loka dialekto en:Braj Bhasha.

 
Strato en Mathurā
 
Muzeo de Mathurā

Eduko redakti

En Mathurā la plej altnivela instruado okazas en universitatoj kaj institutoj.

Trafiko redakti

Mathurā estas fervoja kaj ĉefvoja nodo. 6 fervojaj linioj, 4 ĉefvojoj, 2 flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Agra.

Vidindaĵoj redakti

  • hinduaj temploj
  • muzeo

Famuloj redakti

  • Laŭ la legendo tie naskiĝis Kriŝno.
  • En 1897 en Mathurā naskiĝis la brita kuracisto kaj psikoanalizisto Wilfred Bion.

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Stacidomo de Mathurā