Matignon

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio

Matignon (jen france kaj bretone, prononco france [matiɲɔ̃]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 704 loĝantoj.

Matignon
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Matignon (ĉefurbo)
Komunumaro Lando de Matignon
INSEE kodo 22143 [+]
Poŝtkodo 22550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 704  (2021) [+]
Loĝdenso 117 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 36′ N, 2° 18′ U (mapo)48.595833333333-2.2916666666667Koordinatoj: 48° 36′ N, 2° 18′ U (mapo) [+]
Alto 69 m [+]
Areo 14,53 km² (1 453 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matignon (Côtes-d'Armor)
Matignon (Côtes-d'Armor)
DEC
Matignon
Matignon
Situo de Matignon
Matignon (Francio)
Matignon (Francio)
DEC
Matignon
Matignon
Situo de Matignon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matignon (Côtes-d'Armor) [+]
vdr

Geografio redakti

Matignon estas ĉefurbo de la kantono de Matignon kaj apartenas al la arondismento de Dinan.

Historio redakti

Matignon donis sian nomon al pariza palaco, loĝejo de la ĉefministro de Francio. La palaco estis konstruita laŭ ordono de Christian-Louis de Montmorency-Luxembourg, princo de Tingry, kiu mendis ĝin al arkitekto Jean Courtonne, en 1722 sur parcelo aĉetita en 1719. ĉar la laboroj fariĝis pli kostaj ol antaŭvidite, princo de Tingry devis vendi la palacon preskaŭ finitan al Jakobo la Tria de Goüyon, siro de Matignon kaj de La Roche Goüyon (la nuna Fort-la-Latte), grafo de Torigny, la 23-an de julio 1723.

Okaze de aĉeto, la nova posedanto ĉesigis la laborkontrakton kun Courtonne, pro suspekto pri malhonestaĵoj, sed konservis lian arkitektecan oficon ĝis komenco de 1724. Kiam Courtonne fariĝis definitive anstataŭigita kiel arkitekto de Antoine Mazin, pezkonstruo kaj ekstera dekoracio estis finitaj kaj interna dekoracio estis farata. Mazin realigis nur la portalon, pri kiu Courtonne plendis ĉar ĝia kronkonstruaĵo tro similias al tiu de la palaco.

Jacques la Tria de Goüyon Matignon mortis la 14-an de januaro 1725. Lia filo Jakobo la Kvara de Goüyon Matignon (1689-1751) heredis ĝin kaj per sia edzino Louise-Hippolyte Grimaldi, fariĝis princo de Monako sub la nomo Jakobo la Unua Grimaldi. La konstruaĵo pasis al lia idaro, la princoj de Monako (la nuna princo de Monako, Alberto la Dua, portas inter siaj multaj titoloj, tiu de siro de Matignon).

Heraldiko redakti

  Blazono france D'or aŭ deux fasces nouées de gueules, accompagnées de neuf merlettes du même ordonnées 4, 2, 2 et 1.
esperante Ora kun du ruĝaj noditaj traboj, akompanataj de naŭ merletoj ordigitaj 4, 2, 2 kaj 1.
Detaloj

Administrado redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
5-an de oktobro 2008 Roland Petit Diversa Maldekstro (DVG) Emerito


marte 2008 septembre 2008 Patrick Dessauvages[1] Sendependa (SE) Emerito


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Kastelo de La Chesnaye-Taniot, 17-a - 18-a jarcento
  • Nobeldomo de La Vigne, 16-a jarcento
  • Preĝejo, 19-a jarcento
  • Kapelo de Saint-Germain de la Mer, 12-a jarcento

Elstaruloj ligitaj al la komunumo redakti

  • Paul Sébillot (1843-1918) : etnologo, verkisto kaj pentristo, naskiĝinta en Matignon

Fotaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Trovita mortinta la 11-an de septembro 2008. Fontoj : Gazeto "Le Télégramme" kaj France3 Ouest Arkivigite je 2008-09-13 per la retarkivo Wayback Machine


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj