Matilda la 2-a (Essen)

abatino de la abatinejo Essen

Matilda la 2-a (naskiĝis en 949; mortis la 5-an de novembro 1011) estis abatino de la abatinejo Essen. La nepino de imperiestro Oto la 1-a el la gento de la Liudolfidoj validas kiel la plej grava abatino en la historio de Essen. La trezoroj, kiujn ŝi akiris por la katedrala trezoro de Essen, estas unikaj laŭ sia graveco. En la nefidinda abatinolisto de Essen el 1672 ŝi estas notita kiel dua abatino tiunoma. Matilda la 1-a, kies ekzisto estas pridisputata,[1] estus abatino de 907 ĝis 910.

Matilda la 2-a
Abatino de Essen
Matilda kun sia frato Oto sur la fondintotabulo de la Oto-Matilda-Kruco
Matilda kun sia frato Oto sur la fondintotabulo de la Oto-Matilda-Kruco
Regado 971-1011
Antaŭulo Ida
Sekvanto Sofia
Persona informo
Naskiĝo 949
Morto 5-an de novembro 1011 (1011-11-05)
en Essen
Religio katolika eklezio vd
Familio
Dinastio Liudolfidoj vd
Patro Liudolfo, duko de Ŝvabio vd
Gefratoj Oto la 1-a, duko de Ŝvabio kaj Bavario vd
Profesio
Okupo abatino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dokumentoj pri la vivo kaj kaj aparte la agado de Matilda maloftas. El la frua epoko de la abatinejo Essen (proks. 845–1150) entute ekzistas nur proksimume dokumentoj, tamen neniu samtempa kroniko aŭ vivopriskribo. Dum kiam la vivodatoj de Matilda estas konataj pro sia aneco al la familio de la Liudolfidoj, ŝia aktiveco estas kaptebla nur per entute dek mencioj en aliaj kronikoj kaj konserviĝintaj dokumentoj. Nur ekde plej lasta tempo oni provas dedukti la personecon de Matilda el la artverkoj kaj konstruaĵoj atribuendaj al ŝi.

Matilda estas pro la artaĵoj de la katedrala trezoro de Essen ja la plej konata abatino de Essen, tamen en la detalo multa restas esplorenda. Nur pli nova esploro taksas kiel vera la fakton, ke en la abatinejo Essen la potenco vere estis en virinaj manoj, kaj ke Matilda ne nur estis – ja artema, sed enfermita malantaŭ monaĥejaj muroj – seninflua nepino el imperiestra gento. Ekzempla por tio estas la interpreto de la Oto-Matilda-Kruco, kiun la historiistoj komence nomis Oto-Kruco kaj rigardis kiel donaco de Oto por la abatinejo de sia fratino. Plejparte oni rigardas ĝin kiel komuna donaco de la du gefratoj, samtempe kun la ŝanĝo de la interpreto fariĝis la nomo Oto-Matilda-Kruco. Intertempe historiistoj argumentas konvinke, ke la krucon nur donacis Matilda kiel memorilo por Oto. Pro tio Matilda estas ekzemplodona por la subtaksita rolo de la virinoj en la mezepoko.

Fontoj redakti

  1. Tobias Nüssel: Überlegungen zu den Essener Äbtissinnen zwischen Wicburg und Mathilde. En: Das Münster am Hellweg 63, 2010, pj. 20–22.

Eksteraj ligiloj redakti