Matt LUCAS (5-an de marto 1974) estas angla aktoro. Li estas konata pro lia kunlaboro kun David Walliams ĉe skeĉprogramo Little Britain.

Matt Lucas
Persona informo
Matthew Richard "Matt" Lucas
Naskonomo Matthew Richard Lucas
Naskiĝo 5-an de marto 1974 (1974-03-05) (50-jaraĝa)
en Paddington
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Germanio vd
Alma mater Universitato de Bristol • Haberdashers' Aske's Boys' School vd
Familio
Edz(in)o Kevin McGee vd
Profesio
Alia nomo Andy Pipkin vd
Okupo televida aktoro • aktorokomikistoscenaristo • filmaktoro • televida prezentisto • televida produktoro vd
Aktiva dum 1994– vd
Verkado
Verkoj The Look of Love ❦
Wonka vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Matt Lucas

Matt Lucas plenkreskis en Stanmore, li suferas jam ekde infanaĝo pro hararperdo. Li vizitis la lernejon Haberdashers' Aske's Boys' School, kun aliaj postaj famuloj kiel Sacha Baron Cohen kaj David Baddiel.

En adoleska aĝo li estis membro de la brita Nacia Junula Teatro en Londono. Poste li studis aktoradon en Bristol.

Post trijara amikeco, li komencis civilan partnerecon kun filmproduktisto Kevin McGee en decembro de 2006.

Kariero redakti

Lucas komencis aktori (en aĝo de 18 jaroj) per Comedy en teatro de Siro Bernard Chumley. Decida paŝo estis, kiam li en 1992 sursceniĝis kun Bob Mortimer.

Li komencis en 2001 kun David Walliams laboron pri radioprogramo Little Britain, kies unua serio estis elradiata en 2003. Lucas ludis en 2005 venecian princon en la serio Casanova (BBC).

Matt Lucas verkis tekstojn por Sacha Baron Cohen, ĉefe pro la figuro Ali G.

Eksteraj ligiloj redakti