Matthias WECKMANN aŭ Weckman (* verŝajne 1616 en Niederdorla/Turingio; † 24-a de februaro 1674 en Hamburgo), estis Germana komponisto de la baroko kaj reprezentanto de la nordgermana orgenskolo.

Matthias Weckmann
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1619 (1619-01-01)
en Niederdorla
Morto 24-an de februaro 1674 (1674-02-24) (55-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Vivo redakti

Sian muzikstudadon li sekvis en Dresdeno kiel ĥorknabo ĉe la Saksona kortego direktata de Heinrich Schütz. Li daŭrigis la studadon en Hamburgo, kie li kunlaboris kun la fama orgenisto Jacob Praetorius en la preĝejo Sankta Petro.

Per Schütz li ricevis kontakton al la Itala stilo konĉertata, la Venecia plurĥoreco kaj la monodio, ĉar Schütz kiel junulo vojaĝis tra Italio renkontante tie Giovanni Gabrieli kaj Monteverdi. Poste Weckmann konatiĝis kun la stilo de la Nederlanda komponisto Jan Pieterszoon Sweelinck per kelkaj el ties lernantoj loĝantaj en Hamburgo. Weckmann vojaĝis al Danio en 1637 kune kun sia instruisto Schütz kaj ekde 1638 ĝis 1642 li estis dungita kiel orgenisto ĉe la elektoprinca kortego de Saksonio. Ekde 1642 li enhavis tiun saman oficon ĉe la princa kortego en Nykøbing/Danio. En 1647, je la fino de la Tridekjara Milito li refoje iris al Danio.

Dum sia lasta restado ekde 1649 ĝis 1655 en Dresdeno li renkontis Johann Jakob Froberger okaze de muzika konkurso, kiun organizis la elektoprinco. Ili restis amikoj kaj korespondis unu la alian. Post la muzika konkurso li estis dungita kiel orgenisto en la preĝejo en Hamburgo, kie li restis ĝis lia vivofino. Tie li fondis faman orkestran ensemblon, la tiel nomata Collegium Musicum. Tiu ĉi lasta periodo en Hamburgo estis lia plej produktiva periodo. Tiam li interalie skribis la kantaton Wie liegt die Stadt so Wüste [Kia dezerta estas la urbo], je la memoro al multaj kolegoj inkluzive Heinrich Scheidemann, kiuj perdis siajn vivojn dum pestepidemio en Hamburgo, kiu kaŭzis 20.000 mortojn..

Verkoj redakti

Weckmann komponis por la orgeno ĥoralvariaciojn kaj preludojn. Por la klaviceno li komponis pecojn, kiuj enhavas stilan miksaĵon inter Italaj kaj Francaj, kaj diversajn sonatojn por tri aŭ kvar instrumentoj. Samkiel li verkis por malgrandaj ensembloj orkestran kaj voĉkantan muzikon. Lia komponstilo sekvis tiun de sia instruisto Schütz, kiu inkludas la konĉertaton, la kromatikon kaj la kontrapunkton kun kompleksaj motivoj, preteratente la simplajn motivojn tiaepoke ofte uzatajn. Weckmann estas bona ekzemplo por komponisto, kies verkojn estus tutplene perdiĝintaj en la historio, se en la 19-a jarcento ne estiĝus intereso esplori pri la antaŭuloj de Johann Sebastian Bach.

El la verkaro de Matthias Weckmans konserviĝis:

  • kelkaj kantatoj kaj sakralaj konĉertoj
  • 12 sonatoj por la Hamburga Collegium Musicum (kolekto de instrumentaj ensemblaj muzikaĵoj)
  • kelkaj orgenverkoj
  • kelkaj klavicenverkoj
  • kelkaj kantoj kaj mallongaj arioj.

Tiuj ĉi malmultaj konservitaj verkoj sufiĉas por kvalifikigi Weckmann kiel treege fantaziema kaj esprimpova sonartisto.

Fontoj redakti

  • Manfred Bukofzer, Music in the Baroque Era. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1947. (ISBN 0-393-09745-5)

Eksteraj ligiloj redakti