Maturín estas urbego, signifa universitata urbo, diocezo (ekde 1958) kaj subŝtata ĉefurbo en nordorienta Venezuelo.

Maturín
urbo • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 542 259  (2011) [+]
Loĝdenso 1 165 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 45′ N, 63° 11′ U (mapo)9.7422774-63.1888854Koordinatoj: 9° 45′ N, 63° 11′ U (mapo) [+]
Alto 67 m [+]
Areo 465,4 km² (46 540 ha) [+]
Maturín (Monagas)
Maturín (Monagas)
DEC
Maturín
Maturín
Situo de Maturín
Maturín (Venezuelo)
Maturín (Venezuelo)
DEC
Maturín
Maturín
Situo de Maturín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maturín [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
Rezida palaco en Maturín

Geografio redakti

Maturín situas sur la marborda ebenaĵo. Guayana (urbo) troviĝas 166, Bolívar (urbo) 186, Cúa 409, Karakaso 418, Turmero 475, Valencio (Venezuelo) 531, Barquisimeto 674, Coro (Venezuelo) 733, Cabimas 908, Marakajbo 932 km.

 
Panoramo en Maturín

Historio redakti

Maturín estis fondita en 1722 (laŭ duba informo) fare de franciskana monaĥo sub nomo San Juan de la Tornera de Maturín. En 1760 hispana guberniestro kun kapucenoj fondis la urbeton (laŭ aliaj informoj). Ekde 1811 la urbeto apartenis al sendependa respubliko Venezuelo. Kvin bataloj okazis en Maturín en la jaroj 1813 kaj 1814, fine la urbo estis detruita. Kelkaj pluvivantoj de la lasta batalo rekonstruis Maturín du jarojn poste. La urbo kreskis malrapide dum la 19-a jarcento pro enlandaj militoj, malarioj kaj moskitoj. En 1909 Maturín ĉefurbiĝis. En la 20-a jarcento Maturín havis rapidan demografian kreskon dank'al la eltrovo de naftokampoj proksime de la urbo kaj sankampanjo kontraŭ moskitoj.

Ekonomio redakti

 
Universitato en Maturín

Maturín estas unu el la plej gravaj grandurboj en la oriento de la lando pro la strategia pozicio. Ĝi estas centro por instrumenta de la petrolindustrio en Venezuelo. Precipe pli frue oni okupiĝis pri komerco, kakaoj, kotonoj, cerealoj, bredado de brutoj.

Trafiko redakti

Maturín havas internacian flughavenon. La 3 ĉefaj vojoj kuras al nordo, sudo kaj okcidento.

Klimato redakti

Maturín situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas 27 °C. Jare pluvas po 1336 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en junio kaj julio pli.

Vidindaĵoj redakti

 
Kulturejo en Maturín

Famuloj redakti

William H. Phelps, Jr. naskiĝis en Maturín.

Fontoj redakti