Maurice Genevoix

franca verkisto (1890 - 1980)

Maurice GENEVOIX (naskiĝis je la 29-a de novembro 1890 en Decizes (Nièvre) - mortis je la 8-a de septembro 1980) estis franca romanisto, de 1958 ĝis 1973 "Ĉiama Sekretario" de la Franca Akademio, granda amiko de la Internacia Lingvo.

Maurice Genevoix
Persona informo
Naskonomo Charles Louis Maurice Genevoix
Naskiĝo 29-an de novembro 1890 (1890-11-29)
en Decize, Nièvre
Morto 8-an de septembro 1980 (1980-09-08) (89-jaraĝa)
en Xàbia, Valencilando,  Hispanio
Tombo Tombejo de Passy
Lingvoj Esperantofranca
Loĝloko Châteauneuf-sur-LoireDecizeSaint-Denis-de-l'Hôtel
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo • Lycée Lakanal • lycée Pothier
Memorigilo Maurice Genevoix
Familio
Edz(in)o Suzanne Genevoix
Infano Sylvie Genevoix
Okupo
Okupo verkisto • poeto • biografo • reserve officer
Verkoj Raboliot
Q3208217
Q3209181
Q3548738
Q3231654
Q18610941
Q3210849
vdr
Maurice Genevoix
Persona informo
Maurice Genevoix
Naskonomo Charles Louis Maurice Genevoix
Naskiĝo 29-an de novembro 1890 (1890-11-29)
en Decize, Nièvre
Morto 8-an de septembro 1980 (1980-09-08) (89-jaraĝa)
en Xàbia, Valencilando,  Hispanio
Tombo Tombejo de Passy vd
Lingvoj Esperantofranca vd
Loĝloko Châteauneuf-sur-LoireDecizeSaint-Denis-de-l'Hôtel vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Lycée Lakanal • lycée Pothier vd
Memorigilo Maurice Genevoix
Familio
Edz(in)o Suzanne Genevoix vd
Infanoj Sylvie Genevoix vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • biografo • reserve officer vd
Aktiva en VerdunoSaint-Denis-de-l'HôtelParizo • Luarvalo • Sologne vd
Verkado
Verkoj Raboliot ❦
Q3208217 ❦
Q3209181 ❦
Q3548738 ❦
Q3231654 ❦
Q18610941 ❦
Q3210849 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Studinte en Orléans, li devis haltigi siajn studojn pro mobilizo en la Unua mondmilito, kiu iĝis la temo de laij unuaj romanoj:

Sous Verdun (1916)
Nuits de guerre (1917)
Au seuil des guitounes (1918)
La Boue (1921)
Les Éparges (1923)

Poste li retiriĝis en la sovaĝa marŝa kaj ĉasistoplaĉa regiono Sologne, kaj dediĉis je belletroj. Lia abundan verkaron ofte fonas la naturo de Luaro-valo en kiu harmonie evoluas homoj kaj bestoj. Tre atenta, tre subtila, profunda observanto al la kampar- kaj arbarvivo, lia priskriba stilo estas ekzemplo de klasicismo kaj povas esti komparita kun tiu de Colette.

Fimigis lin la unua tiastila Raboliot (1925), pri ŝtelĉasisto. Sekvis: La Boîte à pêche (1926), Les Mains vides (1928), Rroû (1930), L’Assassin (1932), Gai-l’Amour (1932), Forêt voisine (1933), Marcheloup (1934), Le Jardin dans l’île(1936), La Dernière Harde (1938), Les Compagnons de l’Aubépin (1938), L’Hirondelle qui fit le printemps (1941), Sanglar (1946), L’Aventure est en nous (1952), Fatou Cissé (1954), Routes de l’aventure (1959), Au cadran de mon clocher (1960), La Loire, Agnès et les garçons (1962), Derrière les collines (1963), Christian Caillard (1965), Beau Français (1965), La Forêt perdue (1967), Images pour un jardin sans murs (1968), Tendre bestiaire (1969), Bestiaire enchanté (1970), Bestiaire sans oubli (1971), La Mort de près (1972), Un jour (1976), Loreleï (1978), La Motte rouge (1979), la lasta Trente mille jours (1980) = tridek mil tagoj la nombro da tagoj kiujn li estis vivinta estas lasta membiografio.

Maurice Genevoix kaj Esperanto redakti

Li je diversaj okazoj donis helpon al la franca Esperanto-movado. Dum radia intervjuo la 18-an de februaro 1959 ĉe Radio Nationale Française li diris:

 
 Esperanto tute ne estas unuforma, robota lingvo sed, male, lingvo natura kaj fleksebla. . . Esperanto kapablas esprimi la plej subtilajn nuancojn de pensoj kaj sentoj; ĝi sekve ebligas esprimiĝon maksimume ĝustan, literaturan kaj estetikan, kaj povas kontentigi la plej ofendiĝemajn, la plej detalemajn homojn; ĝi ne povas ofendi la fidelulojn de la naciaj lingvoj. 

Eksteraj ligiloj redakti

Rete legebla en Esperanto redakti

  Trovu « Maurice Genevoix » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»