Mauricio Macri (Tandilo, Argentino, 8-a de februaro de 1959) estas argentina politikisto, entreprenisto, sportestro kaj civila inĝeniero, estro de la politika partio PRO (Propono Respublika). De 2007 ĝis 2015 li estis urbestro de Bonaero, posteno por kiu li estis reelektita en 2011[1] per la 64,25% de la voĉdonado. En novembro 2015 li estis elektita kiel prezidento de Argentino kaj enposteniĝis en decembro de tiu jaro.

Mauricio Macri
Persona informo
Mauricio Macri
Naskiĝo 8-an de februaro 1959 (1959-02-08) (65-jaraĝa)
en Tandil
Religio katolikismo vd
Etno italaj argentinanoj vd
Lingvoj hispanaanglaitala vd
Loĝloko Quinta presidencial de Olivos vd
Ŝtataneco ArgentinoItalio vd
Alma mater Pontifika Universitato Katolika Argentina • Lernejo Wharton • Columbia Business School • University of CEMA vd
Partio Propono Respublika • Commitment to Change vd
Subskribo Mauricio Macri
Familio
Patro Francisco Macri vd
Gefratoj Gianfranco Macri vd
Edz(in)o Juliana Awada • Ivonne Bordeu • Isabel Menditeguy vd
Infanoj Agustina Macri vd
Profesio
Okupo entreprenistopolitikisto • konstruinĝeniero • sporta administristo vd
Aktiva en Bonaero vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis dum 12 jaroj (1995-2007) la prezidanto de la Club Atlético Boca Juniors. Pro decido de la Justico (IGJ), li denove kaj provizore, reiĝis la prezidanto de la sporta ento, ekde la 27-a de februaro ĝis la 1-a de junio 2008.[2][3]

En 2003 li fondis la partion Compromiso para el Cambio - integranta de la alianco PRO (Propono Respublika) -, kiun li prezidas ekde tiam. Li estis ŝtata deputito por la urbo Bonaero inter 2005 kaj 2007.

La 22-an de novembro 2015 ĝenerala balotado donis venkon al li, post 85 jaroj de registaroj (escepte diktatoroj) ĉu radikalaj ĉu peronismaj.[4] kaj ekde la 10-an de decembro 2015 li fariĝis la prezidento de la lando.

Biografio redakti

Mauricio Macri naskiĝis en urbo Tandilo, en la provinco Bonaero. Li estas filo de la itala magnato Francesco Macri kaj de Alicia Blanca Villegas, hispandevena virino. Ricevinte siajn elementan kaj mezlernejan instruojn en la lernejo Cardenal Newman, Macri studis ĉe la Katolika Universitato de Argentino (UCA), kie li diplomiĝis kiel civila inĝeniero. En 1985, li ĉeestis ankaŭ mallongajn kursojn ĉe Columbia Business School, Wharton Business School kaj la loka Universitato CEMA.

Lia profesia sperto komenciĝis en Sideco Americana S.A., konstrukompanio apartenanta al la patra holdingo, la Grupo Socma, kie li laboris dum 3 jaroj kiel novnalizisto, kaj poste fariĝis supera analizisto. En 1984, li laboris en la kredita fako de Citibank Argentina, en Bonaero. Samjare li eniris la Grupon Socma, kie ekde 1985 li oficis kiel Ĝenerala Administranto. En 1992 li iĝis la vicprezidanto de Sevel (tiama licencita fabrikanto de aŭtomobiloj Fiat kaj Peugeot en Argentino, kaj parto de la Grupo Socma), grimpinte al la prezidanteco en 1994.

Esperanto kaj Macri redakti

Responde al la alvoko de argentinaj esperantistoj li akceptis iĝi Alta Protektanto de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Bonaero de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2014.

Antaŭe:Prezidanto de ArgentinoPoste: 
Cristina Fernández de Kirchner2015 - 2019Alberto Ángel Fernández

Referencoj redakti

  1. «Argentino: Macri estas la nova prezidento», artikolo en Novaĵoj - 23-a de novembro 2015
  2. «Macri reasumió la presidencia de Boca» Arkivigite je 2009-12-13 per la retarkivo Wayback Machine, artikolo en Clarín - 27-a de februaro de 2008 hispane
  3. «Pompilio, ganador por amplio margen sobre Digón» Arkivigite je 2015-09-26 per la retarkivo Wayback Machine, artikolo en Perfil - 1-a de junio 2008 hispane
  4. «Macri gana en Argentina y pone fin al kirchnerismo tras 12 años», artikolo de Carlos E. Cué en El País - 23-a de novembro 2015 hispane

Eksteraj ligiloj redakti