Maurizio Micheli (naskiĝis la  3-an de februaro 1947(nun 1947-02-03) en Livorno) estas itala aktoro, komikulo kaj dramisto.

Maurizio Micheli
Maurizio Micheli en 2020
Maurizio Micheli en 2020
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de februaro 1947(nun 1947-02-03) (77‑jara)
en Italio Livorno, Toskanio, Italio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Familio
Amkunulo Benedicta Boccoli vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • scenaristokomikisto vd
Aktiva dum 1976 - nuntempo
Verkado
Verkoj Amphitryon ❦
Allegro non troppo ❦
Café Express ❦
Cucciolo ❦
Valzer ❦
Georgo Dandin ❦
Quo vado? ❦
Q30889759 ❦
Q30889757 vd
En TTT http://www.mauriziomicheli.it/
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Livorno en 1947, 11-jara Micheli translokiĝis al Bari[1] kun sia familio, poste 20-jara li translokiĝis en Milano, kie li ĉeestis kaj diplomiĝis ĉe la Lernejo de Drama Arto ĉe la Piccolo Teatro. Inter finoj de la sepdekaj kaj okdekaj jaroj Micheli akiris grandan popularecon kiel komikulo, per serio de sukcesaj varieteoj, inkluzive de Fantastico, W le donne, Al Paradise kaj A tutto gag. Micheli ankaŭ estis tre aktiva sur scenejo, dum lia filmagado estis malpli signifa.[2]

Li estas divorcita de la aktorino Daniela Nobili, kun kiu li havis filon, Guido. Ekde 1996 li havas rilaton kun la aktorino kaj dancistino Benedicta Boccoli. Li estas 1,74 m alta.

En 1999 li ricevis la Ordenon de Merito de la Itala Respubliko.

En 2002 li publikigis la novelon Garibaldi amore mio, de Baldini Castoldi Dalai, el kiu estis komedio por teatra sezono 2003-2004 kun la produktado de la Teatro Franco Parenti en Milano.

Selekta filmaro redakti

Ordeno redakti

  "Ufficiale Ordine al Merito della Repubblica Italiana" (Ordeno de Merito de la Itala Respubliko) (Romo, 27-a de decembro 1999).[3]

Referencoj redakti

  1. Alberto Selvaggi (July 6, 2020) «Io, il miglior barese di Livorno»: parla Maurizio Micheli (itale). lagazzettadelmezzogiorno.it. Alirita September 16, 2020.
  2. Dizionario dello spettacolo del '900. Baldini & Castoldi, 1998. ISBN 8880892959.
  3. Ufficiale Ordine al Merito della Repubblica Italiana Micheli sig. Maurizio. quirinale.it (1999-12-27). Alirita 2020-09-02.

Eksteraj ligiloj redakti