Max GRAUMÜLLER el Saaleck (Naumburg)[1] estis germana arĥitekto. Li aktivis inter 1920 kaj 1940 en Saaleck.

klostro ĉe la katedralo de Naumburg kun vido de la monumento de la 148 falintaj katedrallernintoj

Lia aktiveco dokumenteblas ekde la jaro 1906-a.[2] En la klostro de la Katedralo de Naumburg li dezajnis monumenton por 148 lernintoj kiuj mortis mondmilite. Ĝin kreis la vajmara skulptisto Josef Heise en 1924. Graumüller ankaŭ verkis pri kaverno en la Saale-valo.[3] Krome li starigis Garten und Haus ĉe Wandlitz-lago.[4] Graumüller ankaŭ kreis en 1922/23 la oficialajn landlimajn ŝtonojn de la nove estiĝinta lando Turingio.[5] Li ankaŭ verkis pri Burgo Saaleck.[6] Li troviĝis en la rondoj de Paul Schultze-Naumburg.[7][8]

Referencoj redakti

  1. Boje Schmuhl: Die Eckartsburg, eldonejo Stekovics, 1998, ISBN 3-929330-93-8, p. 176-177
  2. deu.archinform.net
  3. myheimat.de
  4. Hermann Muthesius: "Sommer- und Ferienhäuser der Woche." 19-a speciala kajero de Woche, 1911, p. XV 7 kaj p. 26-27 (google.de).
  5. Bernhard Post, Volker Wahl: Thüringen-Handbuch 1920–1925. 2017, p. 181.
  6. Max Graumüller: Burg Saaleck. Eldonejo Sieling, Naumburg 1931.
  7. [1]
  8. [2]