Max Herz HERZ Miksa, estis juddevena hungara arkitekto, restarigisto en Egiptio (kiel paŝao), honora membro de Hungara Scienca Akademio (1896) deveninta el Transilvanio. Li naskiĝis en Ottlaka la 19-an de majo 1856 kaj mortis la 5-a de majo 1919 en Zuriko.

Max Herz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1856 (1856-05-19)
en Grăniceri
Morto 5-an de majo 1919 (1919-05-05) (62-jaraĝa)
en Zuriko
Tombo monumenta tombejo de Milano
Lingvoj arabafrancaanglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoTeknika Universitato ĉe Vieno
Okupo
Okupo arkitekto • arthistoriisto
vdr

Biografio redakti

Max Herz akiris diplomon en 1880 en Vieno en Politeknikinstituto. Li konatiĝis kun de aŭstridevena paŝao Franz kaj li fariĝis lia posteulo en direkto de teknika oficejo de Ministerio pri Religiafero kaj tiel de 1887 ĝis 1914 li vivis en Egiptio. Li estis la unua direktoro de Islama Arta Muzeo ĝis 1914, la ĉefinĝeniero de Komitato por Konservado de Arabaj Artmonumentoj. Oni konsideras ĉi tiun periodon orepoko de artmonumentdefendo en Egiptio. Li ne perdis siajn rilatojn kun la naskiĝlando, eĉ li gardis sian hungaran civitanecon. Li havis italan edzinon kaj kvar infanoj.

Ĉefverkoj redakti

  • Restarigo de moskeo de sultano Hasano el 14-a jarcento;
  • Termino de konstruado de moskeo Rifai.

Fontoj redakti