Max SCHRECK (11-an de junio, 1879, mortis la 26-an de novembro, 1936) estis germana aktoro, fama ĉefe pro la titolrolo en la mutfilmo Nosferatu. Naskiĝinte en Berlino, Max Schreck komencis sian aktoran karieron en la Berlina Staatstheater. Poste li dum du jaroj turneis tra germanaj kaj svisaj teatroj. Stacioj estis i.a. Erfurt, Bremeno, Lucerno, Gera kaj Frankfurto ĉe Majno. Poste li laboris en Berlino, ĉe Max Reinhardt.

Max Schreck (1879-1936)

De 1919 ĝis 1922 li laboris en la Munkena teatro Kammerspiele. Tiutempe oni ankaŭ preparis la unuan filmon, en kiu li aperis: Der Richter von Zalamea.

Mondfamon li en 1922 akiris en la rolo de vampiro la horora filmo Nosferatu de la reĝisoro Friedrich Wilhelm Murnau. Li tiel konvinke aktoris, ke kelkaj homoj timis, ke la aktoro mem estis vampiro, ne laste pro lia nomo: Schreck = Teruro.

En la jaro 1923 Max Schreck aperis en la filmo Die Straße, poste li revenis al Munkeno. Li mortis subite en la aĝo de 56 jaroj, post kiam li mallonge antaŭe ankoraŭ staris sursceneje.