Maximilian Joseph von Montgelas

Maximilian Joseph von MONTGELAS [monĵela] (naskiĝis la 10-an de septembro 1759 en Munkeno, mortis la 14-an de junio 1838 samloke) originis el savoja familio kaj estis germana politikisto.

Maximilian Joseph von Montgelas
ministro-prezidanto de Bavario
Maximilian von Montgelas (1806)
Maximilian von Montgelas (1806)
Persona informo
Maximilian von Montgelas
Naskonomo Maximilian Carl Joseph Franz de Paula Hieronymus Freiherr von Montegelas
Naskiĝo 12-an de septembro 1759 (1759-09-12)
en Munkeno
Morto 14-an de junio 1838 (1838-06-14) (78-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Schloss Aham vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Palais Montgelas • Munich Residence vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario vd
Alma mater Universitato de Strasburgo • Universitato de Ingolstadt vd
Familio
Dinastio Montgelas vd
Patro Janus Sigmund de Garnerin de la Thuille, Seigneur de Montgelas vd
Patrino Maria Ursula, Gräfin von Trauner vd
Infanoj Maximilian Graf von Montgelas • Ludwig de Garnerin de la Thuille, Graf von Montgelas vd
Profesio
Okupo politikistojuristohistoriisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Bavario vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Montgelas studis en Nancy kaj Strasburgo iĝante en 1777 sekreta konsilisto en la Elektoprinclando Bavario. En 1779 oni nomumis lin ĉambristo de princo-elektisto Karolo Teodoro. Li ankaŭ konsiladis vide al cenzuradon libran. Pro sia inkliniĝo je la ideoj de la Iluminatoj li maldungitis vivonte ĉe la kortego de Zweibrücken. En 1795 revokits li al Munkeno kiel registara konsilisto. En 1796 li iĝis orda sekreta konsilisto kaj en 1799 ministro pri eksteraj aferoj. La ministerion pri financoj li ekgvidis en 1803, la ministerion pri internaj aferoj en 1806 kaj la financministerion ree en 1809. En ĉiuj siaj postenoj li ja meritis pri la plialtigo de la bavaria publika vivo. Tamen nekontesteblas lia brutaleco en la forigo de malnovaj aferoj kaj en sia reform-elano laŭ franca modelo. Kontraŭ ekleziaj strukturoj kaj ĉefe la jezuitoj li vere furiozis.

Lia prieksterlanda politiko orientiĝis je francaj interesoj kaj tiam Bavario pligrandiĝis. Tamen Bavario ne sukcesis iĝi la plej influa germana ŝtato. Malgraŭ alianco kun Napoleono Bonaparte la bavaria teritorio ne malpligrandiĝis post la Viena kongreso. En 1809 li, denaske barono, grafiĝis. La enkonduko de konstitucio, kiun Montgelas malintencis, trenis la maldungon de Montgelas en februaro 1817. En 1819 li iĝis hereda regna konsilisto.

Liaj rememoroj (1799–1817), defendo de la ministeriaj agoj, aperis eltiraĵe en traduko el la franclingva originalo en Stuttgart en 1887.

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 14. Leipzig 1908, p. 106, kio relegeblas tie ĉi interrete.